Still working to recover. Please don't edit quite yet.

User:Equi/An

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Anarkiismoanarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj"[1]) estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj malakceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grupon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas."

Estas multaj specoj kaj tradicioj de anarkiismo[2][3], kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj.[4] Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj anarkiistoj, krom ilian malakcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras anarkiistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton." Anarkiistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas anarki-komunismon, anarki-kolektivismon. Anarkiismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio.

Originoj[edit]

Kontraŭstaro al la ŝtato kaj al hierarĥio havas longan historion antaŭ la eŭropanaj anarkiistoj de la 19-a jarcento. Iuj pretendas, ke anarkiismaj temoj troviĝas en la verkoj de la Taoista saĝulo Laozio. Diogeno kaj la cinikuloj kaj ilia samtempulo, Zenono el Kitiono, la fondinto de Stoikismo, ankaŭ prezentis similajn temojn.

Moderna anarkiismo, tamen, floris el la sekulara pensado de la klerisma epoko, precipe el la argumentoj de Jean-Jacques Rousseau por morala centreco de libereco. "Anarkiismo" komenciĝis kiel termino de abuzo, sed ekde la Franca Revolucio, iuj (ekzemple la EnragésKolereguloj) ekuzis la terminon pozitive, konsiderante la "revolucian registaron" de la Jakobenoj sinkontraŭdira. El tiu ĉi klimato William Godwin evoluigis tion, kion multaj homoj konsideras la unuan esprimon de moderna anarkiisma pensado. Godwin estis, laŭ Petro Kropotkin, "la unua homo kiu formulis la politikajn kaj ekonomiajn komprenaĵojn de anarkiismo, kvankam li ne donis tiun nomon al la ideoj evoluigitaj en siaj verkoj." Godwin, filozofia anarkiisto, kontraŭstaris revolucian agadon kaj vidis minimuman ŝtaton kiel modernan "necesan malbonon" kiu estiĝus pli kaj pli nebezonata kaj senpotenca laŭ la iompostioma evoluo de scio. Godwin porpledis ekstreman individuismon, proponante ke ĉiu kunlaborado ĉesu. Godwin sintenis, ke diskriminacio pro iuj ajn kialoj krom kapablo netolereblis.

La unua homo kiu sin priskribis kiel anarkiisto estis Pierre-Joseph Proudhon, kaj pro tio iuj nomas lin la fondinto de moderna anarkiisma teorio. Proudhon proponis spontanean ordon, per kio organizo aperas sen centra aŭtoritato, "pozitivan anarkiismon" en kiu ordo aperas kiam ĉiu faras "tion kion li deziras kaj nur kion li deziras" kaj kie "nur komercaj transakcioj produktas la socian ordon." Kiel Godwin, Proudhon kontraŭstaris perfortan revolucian agadon. Li vidis anarkion kiel "formon de registaro aŭ konstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas sole sufiĉa por konservi ordon kaj por garantii ĉiujn liberecojn. En ĝi, konsekvence, la institucio de la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, impostado, ktp., estas reduktitaj al minimumo. En ĝi, pli precipe, la formoj de monarkio kaj intensa centrigo malaperas, anstataŭigitaj de federalaj institucioj kaj vivŝablono bazita sur la komunumo."

Pensoskoloj[edit]

Template:ĉefa

Reciprokismo[edit]

Template:ĉefa

Reciprokismo komenciĝis dum la 19-a jarcento en la anglaj kaj francaj laboristaj movadoj, kaj poste adoptis anarkiisman formon konektitan al Pierre-Joseph Proudhon en Francujo kaj aliuloj en Usono. Tio ĉi influis individuismajn anarkiistojn en Usono kiel je Benjamin Tucker kaj je William B. Greene; dum la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, Charles A. Dana kaj Greene prezentis la verkojn de Proudhon al Usono. Greene adaptis la reciprokismon de Proudhon al usonaj kondiĉoj kaj prezentis ĝin al Tucker.

Reciprokisma anarkiismo temas pri reciprokeco, libera asociado, volonta kontrakto, federacio, kaj reformo de kredito kaj valuto. Multaj reciprokistoj kredas ke merkato sen registara interveno egaligas la prezojn al laborkostoj, malestigante profiton, lupagon, kaj rentumon laŭ la laborteorio de valoro. Firmaoj estus devigitaj konkursi por laboristoj same kiel laboristoj konkursas por firmaoj, plialtigante salajrojn.

Iuj vidas reciprokismon kiel inter individuisma kaj kolektivisma anarkiismoj. En Kio estas Posedaĵo?, Proudhon evoluigas koncepton de "libereco", egala al "anarkio", kiu estas la dialektika "kunigo de komunismo kaj posedaĵo." Greene, influita de Pierre Leroŭ, strebis reciprokismon laŭ la kunigo de tri filozofioj – komunismo, kapitalismo, kaj socialismo. Pli malfruaj individuismaj anarkiistoj uzis la terminon "reciprokismo" sed gardis malmulte la emfazon pri kunigo, dum socialaj anarkiistoj kiel la verkintoj de An Anarchist FAQ (angle Oftaj Demandoj pri Anarkiismo) pretendas reciprokismon kiel subaro de sia filozofia tradicio.

Individuisma anarkiismo[edit]

Template:ĉefa Individuisma anarkiismo ampleksas "kelkajn tradiciojn" kiuj pretendas ke "individuistan konscion kaj la persekuton de memintereso ne restriktu iu ajn kolektiva korpo aŭ publika aŭtoritato." Individuisma anarkiismo subtenas privatan posedaĵon, malkiel la sociala/socialista/kolektivista/komunumista flankoj kiuj porpledas komunan posedaĵon. Individuisman anarkiismon subtenis homoj kiel Henry David Thoreau, Josiah Warren. William Godwin, konsiderita individuisma anarkiisto de iuj, proparolis bonfarecon sed ankaŭ defendis la sanktecon de "privata juĝo" por ĉiu individuo pri sia laboro kaj posedaĵo, kaj antaŭvidis progreseman raciecon, kiu rezultus je malpligrandiĝo kaj eventuala malapero de registaro.

Unu el la plej fruaj kaj plej bone konataj subtenantoj de individuisma anarkiismo estis Max Stirner, kiu verkis la libron La Egoo kaj Sia Propreco (1844), "fondan tekston" de la filozofio. La filozofio de Stirner estis "egoisma" formo de individuisma anarkiismo laŭ kiu la individuo faras tion, kio plaĉas al li/ŝi, ne rimarkinte Dion, ŝtaton, aŭ moralajn regulojn, kaj laŭ kiu socio havas neniun respondecon por siaj anoj. Al Stirner, rajtoj estis nerealaĵoj en la menso, kaj socio ne ekzistas sed "la individuoj estas ĝia realeco" – li subtenis posedaĵon kaj posedecon per potenco anstataŭ rajto. Stirner predikis memaserton kaj antaŭvidis "asociojn de egoistoj" kie respekto por senkonsidereco kunigus homojn.

Malpli radikalan formon de individuisma anarkiismo porpledis la "Bostonaj anarkiistoj," usonaj individuistoj, kiuj subtenis privatajn posedaĵojn kaj la liberan merkaton. Ili porpledis la protekton de libereco kaj posedaĵo per privataj entreprenistoj, kaj ĝiris interŝanĝon de laboro por salajro, kvankam ili kredis, ke ŝtata monopola kapitalismo (difinita kiel monopolo financita de la ŝtato) ne plene rekompencas laboron. Eĉ inter la usonaj individuistoj de la 19-a jarcento, estis neniu monolita ismo, kiel ili malkonsentis inter si pri pluraj temoj, inkluzive de intelekt-posedaĵaj rajtoj kaj posedo kontraŭ posedaĵo de tero. Grava disiĝo okazis dum la malfrua 19-a jarcento, kiam Tucker kaj kelkaj aliuloj forlasis naturajn rajtojn kaj konvertiĝis al "egoismo," bazita sur la filozofio de Stirner. Iuj "Bostonaj anarkiistoj," kiel Tucker, sinidentigis kiel "socialista" – termino, kiu tiuepoke reprezentis vastan koncepton – per kio ili signifis devoligon al solvi la "laboran problemon" per radikala ekonomia reformo.

Sociala anarkiismo[edit]

Template:ĉefa Sociala anarkiismo estas unu el la du malsamaj vastaj kategorioj de anarkiismo, la alia kategorio estas individuisma anarkiismo. La termino "sociala anarkiismo" ofte uziĝas por identigi komunumismajn formojn de anarkiismo, kiuj emfazas kunlaboradon kaj reciprokan helpon. Sociala anarkiismo inkluzivas anarki-kolektivismon, anarki-komunismon, liberecisman socialismon, anarki-sindikatismon, socian ekologion, kaj foje reciprokismon.

Anarki-kolektivismo[edit]

Template:ĉefa Anarki-kolektivismo (specifa tendenco nekonfuzenda kun komunumisma anarkiismo aŭ la pli ampleksa kategorio foje nomata "kolektivismo") estas plej ofte ligita al Miĥail Bakunin kaj kun Johann Most. Malkiel la reciprokistoj, anarki-kolektivistoj kontraŭstaras ĉian nepublikan posedon de la produktadrimedoj, kaj anstataŭ porpledas komunan posedon. Tamen, ili ne intencis ke posedkomunigo inkluzivu distribuon de enspezo, ĉar oni pagus al la laboristoj polaborhore, anstataŭ ol disdoni varojn "laŭ bezono" kiel sub anarki-komunismo. Kvankam la anarki-kolektivistoj porpledis rekompencon por laboro, iuj ne tute subtenis la eblon de postrevolucia ŝanĝiĝo al komunisma sistemo de laŭbezona disdonado. Anarki-kolektivismo ekestis samtempe kun Marksismo sed kontraŭstaris la marksisman Diktatorecon de la proletaro, malgraŭ la marksista klopodado por kolektivisma senŝtata socio.

Anarki-komunismo[edit]

Template:ĉefa thumb|left|Anarki-komunisto Petro Kropotkin kredis ke en anarkio, laboristoj spontanee organizus sin por komune produkti varojn por la tuta socio. Anarki-komunistoj proponas, ke la plej libera formo de socia organizo estus socio farita de pluraj memstaraj, memregantaj komunumoj kun kolektiva uzo de la produktadrimedoj, kaj kun rekta demokratio kiel la politika organiza formo, rilatita al aliaj komunumoj per federacio. Tamen, iuj anarki-komunistoj kontraŭas la plimultvolan naturon de rekta demokratio, sintenante ke ĝi povas obstrukci individuan liberecon, kaj preferas konsentan demokration. En anarki-komunismo, individuoj ne ricevus rektan rekompencon por laboro (per divido de profitoj aŭ salajroj), sed anstataŭe povus libere uzi la rimedojn kaj profiton de la komunumo. Laŭ anarki-komunistoj Petro Kropotkin, kaj pli malfrue Murray Bookchin, la anoj de tia socio spontanee farus ĉiom da necesa laboro, ĉar ili rekonus la bonaĵojn de komuna entrepreno kaj interhelpo. Kropotkin kredis, ke privata posedeco estis unu el la kaŭzoj de subpremado kaj ekspluatado, kaj porpledis ĝian abolicion, advokante anstataŭe komunan posedecon.

La stato de anarki-komunismo ene de anarkiismo mem estas disputata. Iuj anarki-sindikatistoj, kiel la hispana sindikato CNT, vidis anarki-komunisman socion kiel sian celon. Platformismo estas anarki-komunisma tendenco laŭ la tradicio de Nestor Maĥno, kiu argumentis por la "vitala bezono de organizado, kiu, alloginta la plejparton de partoprenantoj en la anarkiisma movado, establus komunan taktikan kaj politikan vicon por anarkiismo, kaj tiel servus kiel gvidanto por la tuta movado." Kelkaj formoj de anarki-komunismo estas de naturo forte egoisma, kaj forte influitaj de radikala individuisma filozofio, kredante ke anarki-komunismo tute ne bezonas komunitarianan naturon; anarki-komunisto Emma Goldman estis influita ambaŭ de Max Stirner kaj de Petro Kropotkin, kaj miksis iliajn filozofiojn por krei sian propran.

Anarki-sindikatismo[edit]

Template:ĉefa Dum la frua 20-a jarcento, anarki-sindikatismo leviĝis kiel klara pensoskolo ene de la anarkiisma movado. Kun pli granda fokuso pri la laborista movado ol en antaŭaj anarkiismo-formoj, sindikatismo premisas radikalajn sindikatojn kiel eblan forton por revolucia socia ŝanĝo, anstataŭigantajn kapitalismon kaj la ŝtaton per nova socio, demokratie memdirektita de la laboristoj. Anarki-sindikatistoj strebas abolicii la salajran sistemon kaj privatan posedecon kiel la produktadrimedojn, kiuj laŭ ili gvidas al klasmalsamoj. Gravaj principoj de sindikatismo inkluzivas laboristan solidarecon, rektan agadon (kiel ĝeneralajn strikojn kaj laborejajn reprenojn), kaj memdirektadon de la laboristaro. Anarki-sindikatismo kaj aliaj branĉoj de anarkiismo ofte ne estas reciproke ekskludaj: anarki-sindikatistoj ofte subtenas anarki-komunismajn aŭ anarki-kolektivismajn ekonomiajn sistemojn. Ĝiaj porpledantoj proponas laboristan organizadon kiel manieron krei la fondaĵojn de nehierarĥia anarkiisma socio ene de la nuna sistemo, kaj tiel okazigi socialan revolucion.

Rudolf Rocker estis estra frua anarki-sindikatisma pensanto, kiu ekpripensis la originojn de la movado, tion al kio ĝi strebis, kaj kial ĉio ĉi gravas al la estonteco de laboro, en 1938 per sia broŝureto Anarchosyndicalism. Kvankam pli ofte asociigita kun laboristaj klopodoj de la frua 20-a jarcento (precipe en Francujo kaj Hispanujo), multaj sindikatistaj organizaĵoj aktivas hodiaŭ, unuiĝintaj trans nacilimoj per aneco en la Internacia Laborista Asocio, inkluzive de la SAC en Svedio, la USI en Italujo, kaj la CNT en Hispanujo.

Freŝdate Evoluigitaj Pensoskoloj (ekde la 1960-aj jaroj)[edit]

thumb|right|Teorianto Hakim Bey estas grava rolanto en modernaj anarkiistaj rondoj. Anarkiismo daŭre generas multajn plurfontajn kaj sinkretajn filozofiojn kaj movadojn; ekde la revivigo de anarkiismo en Usono dum la 1960-aj jaroj, aperis pluraj novaj movadoj kaj skoloj. Post-maldekstrisma anarkiismo estas tendenco, kiu celas sin malproksimigi de la tradicia maldekstro kaj eskapi la limojn de ideologio ĝenerale. Post-maldekstristoj argumentas, ke anarkiismo estas malfortigita de sia longa fikso al nekongruaj maldekstrismaj movadoj kaj unuop-problemaj kaŭzoj, kaj vokas sintezon de anarkiisma pensado kaj specife kontraŭaŭtoritatisman revolucian movadon ekstere de la maldekstrisma medio. Post-anarkiismo estas teoria tendenco al sintezo de klasika anarkiisma teorio kaj post-strukturisma pensado evoluigita de Saul Newman kaj ligita al pensantoj kiel Todd May, Gilles Deleuze, kaj Félix Guattari. Ĝi elĉerpas de vasto da ideoj, inkluzive de aŭtonomismo, post-maldekstrisma anarkiismo, situaciismo, post-koloniismo, kaj Zapatista Armeo por Nacia Liberigo. Alia freŝdata formo de kritika anarkiismo kaj formala anarkiismo estas insurekta anarkiismo, kiu porpledas neformalan organizadon kaj aktivan rezistadon al la ŝtato; ĝiaj proponantoj inkluzivas je Wolfi Landstreicher kaj Alfredo M. Bonanno.

Anarki-feminismo[edit]

Template:ĉefa Anarki-feminismo kunigas radikalan feminismon kaj anarkiismon, kiu vidas patriarkion (viran dominadon de virinoj) kiel fundamenta manifestaĵo de nevolonta hierarĥio, kion kontraŭas anarkiistoj. Anarki-feminismon inspiris dum la malfrua 19-a jarcento verkojn de fruaj movadanoj kiel Lucy Parsons, Emma Goldman, kaj Voltairine de Cleyre. Anarki-feministoj, kiel aliaj radikalaj feministoj, kritikas tradiciajn konceptojn de familio, edukado, kaj genroroloj, kaj volas ilin abolicii. Anarki-feministoj, kontraste, vidas patriarkion kiel fundamenta problemo en socio, kaj kredas ke la feminisma luktado kontraŭ seksismo kaj patriarkio estas esenca ingredienco de la anarkiisma luktado kontraŭ la ŝtato kaj kapitalismo. L. Susan Brown esprimas la sintenon, ke "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma."

Ekologia anarkiismo[edit]

Template:ĉefa Ekologia anarkiismo (aŭ verda anarkiismo) estas anarkiisma pensoskolo, kiu emfazas la naturmedion. Iuj ekologiaj anarkiistoj estas nomataj anarki-primitivistoj aŭ "kontraŭ-civilizaj" anarkiistoj, sed ne ĉiuj ĝin tute malakceptas. Foje, oni priskribas ekologian anarkiismon kiel aŭ porteknologian aŭ kontraŭteknologian, por noti la malsamojn inter tiuj, kiuj porpledas la uzadon de altnivela ekologia teknologio por krei kaj daŭrigi anarkiisman socion, kaj tiuj, kiuj ĉefe vidas civilizon kaj modernan teknologion kiel ion malbonan. Ne-primitivistaj ekologiaj anarkiistoj, kiel la antropologo Brian Morris, ofte elĉerpas influon de la socia ekologio de Murray Bookchin.

Anarkiismo sen adjektivoj[edit]

Template:ĉefa Anarkiismo sen adjektivoj, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, "referencis al senstreka formo de anarkiismo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, aŭ individuisma. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj anarkiismaj skoloj." Anarkiismo sen adjektivoj emfazas harmonion inter la variaj anarkiismoj partioj, kaj celas unuigi ilin per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Tarrida del Mármol kiel vokon por tolero, post kiam lin ĝenis la "amaraj debatoj" inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltairine de Cleyre, Errico Malatesta, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de anarkiismon sen adjektivoj, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn skolo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo La Revista Blanca.

Anarkiismo kaj Esperanto[edit]

Template:ĉefa Anarkiismaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco forte ligis la movadon al Esperanto. Dum la frua Esperanto-movado anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo. Ekde 1905 fondiĝis anarkiismaj Esperanto-grupoj en Stokholmo, Bulgario, Ĉinio kaj aliloke. La plimulto da proletaj esperantistoj dum la frua movado estis anarkiistoj. La kontraŭŝtata kaj kontraŭkapitalisma sintenoj de anarkiistaj esperantistoj kontribuis al la kreo de SAT en 1921 de Eŭgeno Lanti[5]. Hodiaŭ ekzistas la Liberecana Frakcio en SAT.

Anarkiismo kiel socia movado[edit]

Anarkiismo kiel socia movado dum longa tempo daŭris malgraŭ ŝanĝiĝoj de populareco. Ĝia klasika epoko, kiu laŭ kleruloj okazis inter 1860 kaj 1939, estas ligita kun la laboristaj movadoj de la 19-a jarcento, kaj kun la luktado kontraŭ faŝismo dum la Hispana Enlanda Milito.

La 1-a Internacio[edit]

[[Dosiero:Bakuninfull.jpg|thumb|right|Anarki-kolektivisto Miĥail Bakunin kontraŭis la marksistan celon de diktatoreco de la proletaro, anstataŭ preferante universalan ribelon, kaj li aliancigis sin kun la kontraŭaŭtoritatistoj de la 1-a Internacio antaŭ sia elpelo de la Marksistoj.]] En Eŭropo, brutalaj reagoj sekvis la revoluciojn de 1848, sed en 1864 la 1-a Internacio unuigis diversajn revoluciemulojn, inkluzive de francaj sekvantoj de Proudhon, blankistoj, framasonistoj, anglaj sindikatanoj, socialistoj, kaj socialdemokratoj. Pro ĝiaj ligoj al aktivaj laboristaj movadoj, la 1-a Internacio fariĝis grava organizaĵo. Karl Marx fariĝis inter ĝiaj estroj, kaj aniĝis en ĝian Ĝeneralan Konsilantaron. La reciprokistoj (sekvantoj de Proudhon), kontraŭis la ŝtatan socialismon de Marx, advokatante politikan abstinismon kaj malgrandajn kvantojn da posedaĵoj. En 1868, post ilia nesukcesa partopreno en la Ligo de Paco kaj Libereco, Miĥail Bakunin kaj liaj kunuloj aniĝis en la 1-an Internacion – kun kiu ne engaĝis la Ligo. Ili sinaliancigis kun la kontraŭaŭtoritatismaj socialismaj partoj de la Internacio, kiu porpledis la revolucian detruon de la ŝtato, kaj la kolektivigon de posedaĵoj. Unue, la kolektivistoj laboris kun la marksistoj por puŝi la Internacion laŭ pli revolucia socialisma direkto. Poste, la Internacio polusiĝis laŭ du kampoj, kun Marx kaj Bakunin kiel siaj kontraŭstarantaj estroj. Bakunin karakterizis la ideojn de Marx kiel aŭtoritatismaj, kaj antaŭvidis ke, se marksisma partio potenciĝis, ĝiaj estroj simple anstataŭigus la regoklason kontraŭ kiu ili tiom longe batalis. En 1872, la konflikto finis per disiĝo inter la du grupoj, kiam, ĉe la Haga Kongreso, Marx forpelis je Bakunin kaj James Guillaume el la Internacio, kaj translokigis ĝian stabejon al Novjorko. Responde, la kontraŭaŭtoritatismaj partoj kreis sian propran Internacion ĉe la Kongreso de St. Imier, alprenante revolucian anarkiisman programon.

Anarkiismo kaj organizita laboro[edit]

La kontraŭaŭtoritatismaj partoj de la 1-a Internacio estis la antaŭvenintoj de la anarki-sindikatistoj, klopodante "anstataŭigi la privilegion kaj aŭtoritaton de la ŝtato" kun la "libera kaj spontanea organizo de laboro." En 1907, la Internacian Anarkiistan Kongreson de Amsterdamo ĉeestis deputatoj de dek-kvar landoj, inter kiuj estis gravaj roluloj de la anarkiisma movado, inkluzive de Errico Malatesta, Pierre Monatte, Luigi Fabbri, Benoît Broutchoŭ, Emma Goldman, Rudolf Rocker, Christiaan Cornelissen, ktp. Oni traktis plurajn temojn dum la Kongreso, partikulare pri la organizo de la anarkiisma movado, ideoj pri popola edukado, la ĝenerala striko, kaj kontraŭmilitarismo. Centra debato koncernis la rilaton inter anarkiismo kaj sindikatismo. Malatesta kaj Monatte partikulare kontraŭ unu la alia pri tiu ĉi temo; Monatte pensis ke sindikatismo estis revolucia, kaj kreus la kondiĉojn de socia revolucio, dum Malatesta pensis nure sindikatismo ne sufiĉa. Malatesta pensis ke sindikatoj estis reformismaj, kaj eĉ foje povus esti konservativaj. Kune kun Cornelissen, li citis usonajn sindikatojn kiel ekzemplo, kie sindikatoj konsistantaj el bonkvalitaj laboristoj foje kontraŭis malbonkvalitajn laboristojn por defendi sian relative privilegian pozicion.

La Federacio de Hispanaj Laboristoj en 1881 estis la unua grava anarki-sindikatisma movado; anarkiistaj sindikataj federacioj speciale gravis en Hispanujo. La plej sukcesa estis la Confederación Nacional del Trabajo (Nacia Konfederacio de Laboro, mallongigita kiel CNT), fondita en 1910. Antaŭ la 1940-aj jaroj, la CNT estis grava potenco en la politiko de la laborista klaso, kaj grave rolis en la Hispana Enlanda Milito. La CNT filiiĝis kun la Internacia Laborista Asocio, federacio de anarki-sindikatismaj sindikatoj fondita en 1922, kun deputatoj reprezentante du milionojn da laboristoj de dek-kvin landoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. La plej granda organizita anarkiisma movado nuntempe estas en Hispanujo, kie ekzistas multaj organizoj, kiuj agnoskas sin kiel anarkosindikatismaj, kaj ĉefe la la CNT, kiu plutenas la rektan heredon de la iama sindikato kaj la CGT (Confederación General del Trabajo), kies membroj oni kalkulis ĉirkaŭ 100,000 en 2003, kiam ricevis sektorojn neanarkiismajn. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj inkluzivas la usonan Aliancon por Laborista Solidareco kaj la britan Solidarecan Federacion. La revolucia industria sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo, anarki-sindikatisma sekvanto de la 1-a Internacio, ankaŭ restas aktiva.

Okazis pluraj grandaj konfliktoj en Usono rilatite al anarki-sindikatismo, ekzemple la Tumulto de Haymarket Square kaj la Striko de Homestead.

La Rusia Revolucio[edit]

[[Dosiero:Goldmanberkman.jpeg|thumb|right|Geanarkiistoj Emma Goldman kaj Alexander Berkman rezistis bolŝevikan centrigon de potenco post la Oktobra Revolucio.]] Anarkiistoj partoprenis ĉeflanke de la bolŝevikoj en ambaŭ la februara kaj oktobra revolucioj, kaj multaj anarkiistoj unue subtenis la bolŝevikan ŝtatrenverson. Tamen, la bolŝevikoj baldaŭ turnis sin kontraŭ la anarkiistoj kaj alia maldekstrisma kontraŭstaro, konflikto kiu finis en 1921 per la Kronŝtadta matrosribelo. Anarkiistoj en centra Rusujo estis ĉu enmalliberejigitaj ĉu pelitaj subgrunden se ili ne aliĝis al la gajnintaj bolŝevikoj. En Ukrainio, anarkiistoj batalis en la enlanda milito kontraŭ la Blankoj, kaj poste kontraŭ la Bolŝevikoj, gviditaj en la Maĥnovŝĉino de Nestor Maĥno, kiu provis starigi anarkiisman socion en la regiono dum kelkaj monatoj.

Elpelitaj usonaj anarkiistoj Emma Goldman kaj Alexander Berkman estis inter tiuj, kiuj agitadis responde al bolŝevika politiko kaj la subpremo de la Kronŝtadta matrosribelo, antaŭ ke ili forlasis Rusujon. Ambaŭ verkis historiojn de siaj spertoj en Rusujo, kritikante la kvanton da kontrolo uzitan de la Bolŝevikoj. Por ili, la predikoj de Bakunin pri la konsekvencoj de marksisma regno pruviĝis tro veraj.

La gajno de la Bolŝevikoj en la Oktobra revolucio kaj la rezulta enlanda milito serioze damaĝis anarkiistajn movadojn internacie. Multaj laboristoj kaj aktivuloj vidis bolŝevikan sukceson kiel ekzemplon; komunistaj partioj kreskis, kaj tio kostis por anarkiismo kaj aliaj socialistaj movadoj. En Francujo kaj Usono, ekzemple, iuj anoj de la gravaj sindikatismaj movadoj de la CGT kaj la IWW forlasis tiujn organizaĵojn kaj aniĝis en la 3-a Internacio.

En Parizo, la grupo Dielo Truda de rusiaj anarkiistaj ekzilitoj, kiu inkluzivis je Nestor Maĥno, findecidis, ke anarkiistoj devis evoluigi novajn formojn de organizo, responde al la strukturoj de bolŝevismo. Ilia manifesto de 1926, nomita Organiza Platformo de la Ĝenerala Sindikato de Anarkiistoj (Malneto), estis subtenita de iuj anarki-komunistoj, sed kontraŭita de multaj aliaj. Platformismaj grupoj hodiaŭ inkluzivas je la Laborista Solidareca Movado en Irlando kaj je la Nord-Orienta Federacio de Anarki-Komunistoj (NEFAC) en Nord-Ameriko.

La Lukto kontraŭ Faŝismo[edit]

Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la stariĝo de faŝismo en Eŭropo aliformigis la anarkiisman konflikton kontraŭ la ŝtato. En Italujo okazis la unuaj luktoj inter anarkiistoj kaj faŝistoj. Italaj anarkiistoj grave rolis en la kontraŭfaŝisma organizaĵo Arditi del Popolo, kiu estis plej forta en regionoj kun anarkiismaj tradicioj, kaj kiu venkis sukcese plurfoje; ili sukcese forpelis la Nigraĉemizojn de la anarkiista fortejo de Parmo en aŭgusto, 1922. En Francujo, kie la Ekstremdekstrismaj Ligoj preskaŭ ribelis en la tumultoj de Februaro, 1934, anarkiistoj disiĝis pri politiko de unuiĝinta fronto.

En Hispanujo, la CNT unue rifuzis aliĝi al balota alianco de la populara fronto, kaj ĝia abstino kaŭzis balotogajnon de la dekstrismo. Sed en 1936, la CNT ŝanĝis sian politikon, kaj anarkiistaj voĉdonoj helpis redoni al la populara fronto potencon. Monatojn poste, la regna klaso respondis per provita ŝtatrenverso, kaj la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) komenciĝis. Responde al la milita ribelo, anarkiisme inspirita movado de kamparanoj kaj laboristoj, subtenita de armhavantaj milicoj, ekregis Barcelonon kaj grandajn regionojn de kampara Hispanujo, kie ili kolektivigis la teron. Sed eĉ antaŭ la faŝisma gajno en 1939, la anarkiistoj estis malgajnanta en amara lukto kontraŭ la stalinistoj, kiuj kontrolis la disdonon de milita helpo al la respublikana kaŭzo de Sovetunio. Laŭ George Orwell kaj aliaj eksterlandaj observantoj, trupoj gviditaj de Stalinistoj subpremis la kolektivojn kaj persekutis malkonsentajn marksistojn kaj anarkiistojn.

Enmovadaj demandoj kaj debatoj[edit]

thumb|right|La efikeco kaj legitimeco de perforto por politikaj celoj eĉ hodiaŭ estas polemikaj demandoj inter anarkiistoj. Anarkiismo estas filozofio, kiu enkorpigas multajn diversajn kaj malsamajn sintenojn, tendencojn, kaj pensoskolojn; tiel, oftas malkonsento pri demandoj de valoroj, ideologio, kaj taktikoj. La kongrueco de kapitalismo (kiun anarkiistoj kutime malakceptas, laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio), naciismo, kaj religio ene de anarkiismo estas amplekse disputata. Simile, anarkiismo ĝuas malsimplan interrilaton kun ideologioj kiel Marksismo, komunismo. Anarkiistoj povas esti inspiritaj de humanismo, dia aŭtoritato, etika egoismo, aŭ de multaj aliaj alternativaj etikaj ismoj.

Fenomenoj kiel civilizacio, teknologio (t.e., ene de anarki-primitivismo kaj insurekta anarkiismo), kaj la demokrata procedo estas akre kritikitaj de iuj anarkiismaj tendencoj, kaj samtempe laŭditaj de aliaj. Anarkiismaj sintenoj pri raso, genro, kaj la naturmedio ŝanĝiĝis ege ekde la moderna origino de la filozofio en la 18-a jarcento.

Je taktika nivelo, dum propagando pro agado estis taktiko uzita de anarkiistoj en la 19-a jarcento (ekz. en la nihilisma movado), modernaj anarkiistoj (ekzemple anarki-pacistoj) proponas alternativajn metodojn por starigi anarkiisman socion kiel senperforto, alternativa ekonomio, kaj kontraŭŝtata kripto-anarkiismo. La diverseco en anarkiismo kaŭzis amplekse malsamajn uzojn de la samaj terminojn inter malsamaj anarkiismaj tradicioj, fakto kiu gvidis al multaj difinaj demandoj en anarkiisma teorio.

Elstaraj Anarkiistoj[edit]

           

Elstaraj Anarkiismaj organizoj[edit]

Referencoj[edit]

Template:referencoj

Vidu ankaŭ[edit]

Eksteraj ligiloj[edit]

Template:Projektoj

Template:ideologio

Redaktu</font>

Anarkiismo
Pensoskoloj Kristana, Kolektivisma, Komunisma, Kripta, Feminisma, Ekologia, Individuisma, Informisma, Insurekta, Maldekstra, Reciprokisma, Filozofia, Pacisma, Platformisma, Postmaldekstra, Primitivisma, Racia, Sociala, Sindikatisma, Senadjektiva
Teorio kaj praktiko

Anarko, Anarkio, Nigra bloko, Komunumo, Kooperativo, Kontraŭekonomiko, Difinoj, Rekta agado, Rekta demokratio, Ekonomiko, Especifismo, Kontraŭleĝismo, Leĝo, Reciproka helpo, Propagando pro agado, Memposedeco, Socia ekologio, Spontanea ordo, Domokupado, Laborista memmastrumado

Demandoj en anarkiismo

Anarkiismo kaj Esperanto, Anarkiismo kaj "Anarki"-Kapitalismo, Bestaj rajtoj, Kapitalismo, Kritikoj, Islamo, Marksismo, Naciismo, Ortodoksa Judismo, Religio, Perforto

Historio

Afero de Amakasu, Anarkiisto-Ekskluda Akto, Anarkio en Somalio, Aŭstraliaj Anarkiistaj Centjaraj Festoj, Barcelonaj Majtagoj, Escuela Moderna, Kongreso ĉe Hago, Tumulto de Haymarket Square, Afero de Alta Perfido, Maĥnovŝĉino, Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo, Biblioteko Kate Sharpley, Kronŝtadta matrosribelo, Kolekto de Labadie, LIP, Majo 1968, Majtago, Pariza Komunumo, Hispana Revolucio, Hispana Enlanda Milito, La Semajno Tragika

Kulturo

Anarki-punko, Arto, Nigrula Anarkiismo, Kultura alproprigo, "Faru Ĝin Vi Mem", Senpagaĵmanĝismo, Libera Lernejo, Fordona Vendejo, Indymedia, Infoshop, Manĝaĵoj Ne Bomboj, Juda Anarkiismo, Populara edukado, Vere Vere Libera Merkato, Anarkiisma simbolismo

Laŭ regiono

Afriko, Aŭstrio, Brazilo, Kanado, Ĉinio, Kubo, Anglio, Francio, Grekio, Barato, Irlando, Izraelo, Italio, Meksiko, Rusio, Hispanio, Svedio, Usono

Listoj

Anarkiistoj, Libroj, Komunumoj, Konceptoj, Fickiaj anarkiistoj, Judaj anarkiistoj, Muzikistoj, Movadoj laŭ regiono, Listo de anarkiismaj periodaĵoj, Poetoj, Anarki-punkaj bandoj


Kategorio:Anarkiismo Template:elstara

Template:havenda artikolo

Template:LigoElstara Template:LigoElstara Template:LigoLegindaarz:اناركيهbat-smg:Anarkėzmosbe-x-old:Анархізмdiq:Anarşizmfiu-vro:Anarkismhif:Khalbalimwl:Anarquismopdc:Anarchismpnb:انارکیsimple:Anarchismzh-min-nan:Hui-thóng-tī-chú-gī

zh-yue:無政府主義

  1. Anarchy, Merriam-Webster's Online dictionary
  2. Kropotkin, Peter. Anarchism: A Collection of Revolutionary Writings, Courier Dover Publications, 2002, p.5
  3. Template:cite journal
  4. Sylvan, Richard. "Anarchism". A Companion to Contemporary Political Philosophy, editors Goodwin, Robert E. and Pettit, Philip. Blackwell Publishing, 1995, p.231
  5. Esperanto kaj Anarkiismo