Discussion about terms of use is ongoing | 4th General Meeting

Anarki-feminismo

El Anarĥopedio

Iri al: navigado, serĉi
Oni ofte uzas purpuran kaj nigran flagon por reprezenti anarki-feminismon.

Anarki-feminismo kombinas anarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidas patriarkion kiel manifestaĵo de nevolonta hierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarko estas esenca parto de la klasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ la ŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma." Anarki-feminismo aperas en individuisma kaj socialaj formoj, kun pli da individuistoj en Usono, kaj pli da socialaj anarkiistoj en Eŭropo.

[redakti] Historio

Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de anarki-feminismo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoro kaj teoriantoj de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinoj Emma Goldman, Voltairine de Cleyre, kaj Lucy Parsons. Dum la Hispana Enlanda Milito, anarki-feminista grupo, Mujeres Libres (Liberaj Virinoj), organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kiel Pierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkion kiel malgrava problemo integra nur al kapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkion. Proudhon, ekzemple, vidis la familion kiel la plej baza unuo de socio kaj sia moraleco, kaj pensis ke virinoj havis respondecon plenigi tradician rolon en ĝi.

[redakti] Temoj

Grava parto de anarki-feminismo estas ĝia kontraŭo al tradiciaj konceptoj de la familio, edukado, kaj genro-roloj. La institucio de geedzedo estas unu el tiuj plej ofte atakitaj. De Cleyre argumentis, ke geedzeco malrapidigis individuan kreskadon, kaj Goldman argumentis ke ĝi "estas precipe ekonomika aranĝo... [virino] pagas por ĝi per sia nomo, sia privateco, sia sinrespekto, sia vivo mem." Anarki-feministoj ankaŭ porpledis nehierarĥian familion kaj edukajn strukturojn, kaj ĝi grave rolis en la kreo de la Moderna Lernejo en Novjorko, bazita sur la ideoj de Francesc Ferrer i Guàrdia.


Redaktu</font>

Anarkiismo
Pensoskoloj Kristana, Kolektivisma, Komunisma, Kripta, Feminisma, Ekologia, Individuisma, Informisma, Insurekta, Maldekstra, Reciprokisma, Filozofia, Pacisma, Platformisma, Postmaldekstra, Primitivisma, Racia, Sociala, Sindikatisma, Senadjektiva
Teorio kaj praktiko

Anarko, Anarkio, Nigra bloko, Komunumo, Kooperativo, Kontraŭekonomiko, Difinoj, Rekta agado, Rekta demokratio, Ekonomiko, Especifismo, Kontraŭleĝismo, Leĝo, Reciproka helpo, Propagando pro agado, Memposedeco, Socia ekologio, Spontanea ordo, Domokupado, Laborista memmastrumado

Demandoj en anarkiismo

Anarkiismo kaj Esperanto, Anarkiismo kaj "Anarki"-Kapitalismo, Bestaj rajtoj, Kapitalismo, Kritikoj, Islamo, Marksismo, Naciismo, Ortodoksa Judismo, Religio, Perforto

Historio

Afero de Amakasu, Anarkiisto-Ekskluda Akto, Anarkio en Somalio, Aŭstraliaj Anarkiistaj Centjaraj Festoj, Barcelonaj Majtagoj, Escuela Moderna, Kongreso ĉe Hago, Tumulto de Haymarket Square, Afero de Alta Perfido, Maĥnovŝĉino, Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo, Biblioteko Kate Sharpley, Kronŝtadta matrosribelo, Kolekto de Labadie, LIP, Majo 1968, Majtago, Pariza Komunumo, Hispana Revolucio, Hispana Enlanda Milito, La Semajno Tragika

Kulturo

Anarki-punko, Arto, Nigrula Anarkiismo, Kultura alproprigo, "Faru Ĝin Vi Mem", Senpagaĵmanĝismo, Libera Lernejo, Fordona Vendejo, Indymedia, Infoshop, Manĝaĵoj Ne Bomboj, Juda Anarkiismo, Populara edukado, Vere Vere Libera Merkato, Anarkiisma simbolismo

Laŭ regiono

Afriko, Aŭstrio, Brazilo, Kanado, Ĉinio, Kubo, Anglio, Francio, Grekio, Barato, Irlando, Izraelo, Italio, Meksiko, Rusio, Hispanio, Svedio, Usono

Listoj

Anarkiistoj, Libroj, Komunumoj, Konceptoj, Fickiaj anarkiistoj, Judaj anarkiistoj, Muzikistoj, Movadoj laŭ regiono, Listo de anarkiismaj periodaĵoj, Poetoj, Anarki-punkaj bandoj