Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Errico Malatesta

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Errico MALATESTA (naskiĝis la 14-an de decembro 1853 en Capua, mortis la 7-an de julio 1932 en Romo) estis itala anarkiisto. Li havis tre fortan kredon, kiel lia amiko Petro KROPOTKIN, ke la revolucio anarkia estis baldaŭ okazonta.

MALATESTA vivis longan parton de sia vivo ekster sia hejmlando Italio. Entute li pasigis pli ol naŭ jarojn en malliberejo. Li skribis kaj prilaboris kelke da ĵurnaloj radikalaj. Li ankaŭ estis amiko de Miĥail BAKUNIN.

Malatesta rilatis favore al Esperanto. Intervjuate de LANTI por Sennacieca Revuo en 1924, li tiam deklaris, ke li senpene legas tiun ĉi gazeton, ĉar li lernis Esperanton iam en Londono. Li aldonis, ke li ĉesis interesiĝi pri la movado post la Ido-krizo, atendante scii, kiu el la du mondlingvoj venkos.

Kategorio:Anarkiistoj‎