Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Domokupado

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search
Murskribaĵo katalunlingva: «Kiam vivi estas lukso, okupadi estas rajto»
Simbolo domokupa

Domokupado estas la ago de enloĝi forlasitan aŭ neenloĝatan lokon aŭ konstruaĵon, kiun la domokupanto ne posedas, lupagas, aŭ permesiĝas uzi. Domokupado multe pli oftas en urboj ol enkampare, precipe tie, kie okazas urba ruiniĝo. Laŭ la aŭtoro Robert Neuwirth, estas tiom multe, kiom unu miliardoj da domokupantoj tramonde, aŭ ĉirkaŭ unu el ĉiuj sep homoj.

En Okcidenta Eŭropo, kaj inter aliaj lokoj en Nederlando, kie la movado famiĝis, en Berlino, kie pro historiaj kaj politikaj kialoj kelkaj kvartaloj malplivaloriĝis portempe kaj en Hispanio, tre ofte la domokupado estas asocia al alternativa movado por setligi en tiuj okupitaj domoj, ne nur loĝajojn, sed ĉefe sociajn sidejojn, kie oni povas realigi alternativajn aktivaĵojn, kiel liberaj kursoj, teatro, muziko, politika agado, ktp. Ofte tio utilas por havi la komplicecon de kvartalanojn, sed ofte male. Por tia uzado oni preferas abandonitajn fabrikojn, grandaj konstruaĵoj, ktp. Polico post iom da burokratado elhejmigas la okupintojn, kiuj tre ofte okupas novan domon. Tiu movado uzas eĉ propran simbolon, kiu konsistas el fulmo ene de cirklo.

Kategorio:Anarkiismo