Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Filozofia anarkiismo

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Filozofia anarkiismo estas anarkiisma pensoskolo, kiu tenas, ke al la ŝtato mankas morala legitimeco, sed ne porpledas revolucion por ĝin elimini. Kvankam filozofia anarkiismo ne nepre implicas iun ajn agadon aŭ deziron por la elimino de la ŝtato, filozofiaj anarkiistoj ne kredas, ke ili ne estas devigitaj obei la ŝtaton, aŭ, ke la ŝtato rajtas obeigi. Filozofia anarkiismo "estas ero precipe de individuisma anarkiismo." Ekzemploj de historie notindaj filozofiaj anarkiistoj estas William Godwin, Pierre-Joseph Proudhon, Benjamin Tucker, kaj Henry David Thoreau. Kelkaj nuntempaj filozofiaj anarkiistoj estas John Simmons kaj Robert Paul Wolff.

Laŭ Allan Antliff, Benjamin Tucker kreis la nomon "filozofia anarkiismo" por distingi pacan evolueman anarkiismon de revoluciaj alispecaj formoj.

Kategorio:Anarkiismo