Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

La Internacia Anarkiista Kongreso de Amsterdamo okazis el la 24 al la 31a de aŭgusto 1907 en Amsterdamo (Nederlando). Tiu kongreso kunigis kelkajn el la delegitojn de anarkiistoj de 14 diversaj landoj, inter ili famuloj de la liberecana movado de la epoko kiel jenaj : Errico Malatesta, Pierre Monatte, Luigi Fabbri, Benoît Broutchoux, Emma Goldman, Rudolf Rocker, Christiaan Cornelissen...

Dum la tuta semajno de tiu kongreso oni pritraktis diversajn temojn rilate al anarkiismo kaj ties organizado, disvolvigo de la movado, la edukado aŭ eĉ la ĝenerala striko. Unu el la ĉefaj temoj estis la Kontraŭmilitarismo, ĉar samtempe okazis la Internacia kontraŭmilitarisma kongreso. Sed la plej grava debato de tiu kongreso estis pri la rilato inter anarkiismo kaj sindikatismo. Tio okazigis akra disputo inter Errico Malatesta kaj Pierre Monatte.

Monatte pensis, ke la sindikatismo estis revolucia kaj permesus la socian revolucion. Malatesta kontraŭis per tiu aserto: "La konkludo al kiu venis Monatte estas ke la sindikatismo estas necesa kaj sufiĉa ilo po la socia revolucio. Alivorte, Monatte deklaris, ke la sindikatismo sufiĉis per si mem. Kaj jen, laŭ mi, doktrino radikale falsa"[1]. Laŭ Malatesta la sindikatismo estis ja reformisma kaj povus estis en kelkaj kazoj eĉ konservativa (ekzemple la Trades-Unions ĉe Usono, aŭ sindikatoj komponitaj de kvalifikaj laboristoj kontraŭaj foje al nekvalifikaj laboristoj por defendi sian privilegiajn postenojn[2]). Tiu kontraŭstaro inter du rigardoj al sindikatismo dum tiu kongreso estosposte superita de la urĝa apero de la anarkosindikatismo, sintezo iamaniere de koncepto revolucia de la sindikatismo asocia al principoj de anarkiismo.

Notoj[edit]

  1. De la deklaro de Malatesta dum la kongreso [1]
  2. Tiu ekzemplo de la Trades Unions estis reprenita dum la kongreso de Malatesta kaj Cornelisen.

Eksteraj ligoj[edit]


kategorio:Historio de Anarkiismo