Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Situaciista Internacio

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Situaciista Internacio ("Internationale situationniste" en la franca) estis kultura kaj revolucia movado ekzistinta de 1957 ĝis 1972 en kelkaj okcidentaj landoj (interalie Francio, Italio, Germanio, Usono...). La plej elstaraj membroj kaj teoriistoj estis Guy Debord kaj Raoul Vaneigem. Sub la sama titolo, la grupo eldonis franclingvan revuon en 12 numeroj inter 1958 kaj 1969, per kiu ili diskonigis siajn kritikojn kaj teoriojn. Kvankam malmultaj -- ĉirkaŭ 70 individuoj aliĝis al la movado dum ĝia tuta ekzistado -- iliaj ideoj lasis profundan kaj daŭran markon sur la revolucia movado pro sia originaleco kaj radikaleco.

Inter marksismo kaj anarkiismo, la situaciista kritiko celis preterpasi la klassocion kiel subprememan sistemon, kaj batali kontraŭ la ideologia sistemo de la okcidenta civilizacio : la moderneco. La situaciistoj elpensis tre proprajn stilon kaj tonon, miksante provokadon, kelkfoje insulton, kaj la teknikon de "devojigo". La devojigo konsistas en reuzi banalan bildon, plejofte el bildstrio, ŝanĝante ĝian signifon per la aldono de politika mesaĝo.

La situaciista influo kulminis dum la tumultoj de Majo 1968, kie ili partoprenis la movadon de okupado.


Disvolviĝo de Situaciista Internacio[edit]

De kritiko de la arto... (1957-1962)[edit]

La periodon de aktiveco de Situaciista Internacio (SI) oni povas dividi en du ĉefaj partoj : en la unua, la grupo rolas kiel arta avangardo kiu ellaboras kritikon de la arto ; en la dua, ĝi koncentriĝas ĉirkaŭ politika kritiko de la moderna kapitalismo.

La kreiĝo de SI en 1957 rezultis el la kunfandiĝo de tri avangardaj grupoj : Internacia Movado por Imagisma Bauhaus, Psikogeografia Komitato de Londono kaj, precipe, Literista Internacio kiu jam aktivis en la 1950aj jaroj ĉirkaŭ Guy Debord. Situaciista Internacio ankaŭ kalkulis en si kelkajn eksmembrojn de la artista grupo KOBRA (interalie Constant kaj Asger Jorn). Tiuj grupoj renkontiĝis kiel novaj avangardoj dezirantaj preterpasi la arton, post la malsukceso de la pasintaj avangardoj (dadaistoj, superrealistoj kaj literistoj) kiuj velkis aŭ montriĝis nesufiĉaj.

Dum la fondkonferenco de SI, Guy Debord difinis la modon de organiziĝo kaj agado de la nova movado, prezentante Raporton pri la konstruado de situacioj. Li klarigis ke la centra ideo estas "la konstruado de situacioj, t.e. la konkreta konstruado de momentaj etosoj de la vivo". Alivorte, la situaciistoj postulis la rekapton de ĉies vivo fare de ĉiuj. De tiu koncepto de situacio devenas la vorto situaciista, difinita jene : "kiu rilatas al la teorio aŭ al la praktika agado de konstruo de situacioj". Estas situaciisto tiu, kiu klopodas konstrui situaciojn.

Ilia unua zorgo estis realigi praktikon de preterpaso de la arto. La arto, kiun ili kritikas estas la arto-objekto ; al tia arto ili kontraŭmetas la arto realigita en ĉiuj aspektoj de la vivo. La situaciistoj pensas, kiel diris antaŭe Marcel Duchamp : "la arto ekvivos, kiam la lasta artisto mortos". Ĉesinte esti apartigita kampo, ĝi realiĝos en la ĉiutaga vivo.

...al kritiko de la socio (1962-1972)[edit]

La situaciistoj tamen opiniis, ke tia preterpaso de la arto unue supozas preterpaso de la moderna kapitalismo kun ties novaj formoj de subpremo. Pro tio la grupo emis doni pli kaj pli gravan lokon al la postulo de totala revolucio. Ekde 1962 komenciĝis dua periodo, kie la grupo iom postlasis la arton, kaj plene dediĉis sin al la ellaborado de revolucia kritiko -- kiu jam ĉeestis dekomence.

Sur vojo al la totala revolucio, la situaciistoj akre kritikadis la klasikajn maldekstrajn branĉojn : socialdemokratiismo, stalinismo, trockismo, leninismo, anarkiismo... taksataj kiel almenaŭ kontraŭrevoluciaj. Eĉ kelkaj radikalaj revuoj antaŭe proksimaj de ili ("Argumentoj", "Socialismo aŭ barbareco"...) ne eskapis el la situaciista polemiko.

Iu evento permesis en 1965 disaŭdigi pri la situaciistoj, kvankam iom manke de iliaj ideoj. Kelkaj studentoj de la universitato de Strasburgo kontaktis la Parizajn situaciistojn, kaj informis ilin pri la eblo ekkontroli la tiean lokan sekcion de la ĉefa studenta sindikato en Francio (UNEF). Profitante el la situacio (!), ili utiligis la kason por presigi 10.000 ekzempleroj de broŝuro, kiujn ili poste disdonadis senpage tra la tuta universitato. Verkita por la okazo kaj pagita ruinigante la kason de la Strasburga UNEF-sekcio, la broŝuro akre atakis... la studentaron kaj ties sindikatojn, konsiderataj kiel defendantoj de kapitalismo aranĝita por oferi al ili lokon de servisto. La broŝuro, titolita Pri la mizero en studenta medio, ankaŭ instigis al la detruo de la universitatoj kaj al proleta revolucio. La afero provokis tra la tuta lando skandalon, kiu profitos al la situaciistoj per la diskonigo de iliaj ideoj.

La jaron 1967, estis eldonitaj la verkoj de du el la plej elstaraj situaciistoj. La socio de la spektaklo, de Guy Debord, estas prezentata de sia verkinto jene : "[...]mi volis ke Situaciista Internacio havu teorilibron. S.I. estis tiam la ekstremista grupo kiu la plej multon faris por revenigi la revolucian protestadon en la modernan socion ; kaj facilis vidi ke tiu grupo, jam trudinta sian venkon en la kampo de la teoria kritiko, kaj daŭriganta ĝin en tiu de la praktika agitado, tiam proksimiĝis al la kulmina punkto de sia historia agado. Necesis do, ke tia libro ĉeestu en la tumultoj kiuj baldaŭ venos kaj kiuj poste transdonos ĝin al la vasta sekvo kiun ili ne povos manki malfermi" (Antaŭparolo de la kvara itala eldono de la Socio de la spektaklo, 1979). La Traktaĵo pri bonvivo-scio por uzo de la junaj generacioj de Raoul Vaneigem estas la dua ĉefa verko el situaciista inspiro. Ambaŭ libroj sintezigas la situaciistan teorion, sed konservas sian personecon kaj la apartajn vidpunktojn de siaj aŭtoroj. Ili anoncis kaj influis la baldaŭ venontajn eventojn de majo 1968.

Kulmino kaj dissolviĝo[edit]

La ribelo de la studentoj en Parizo, dum la monato de majo 1968, signis la kulminon de la situaciista influo. Dum la tumultoj, la situaciistoj engaĝiĝis flanke de grupo de radikalaj studentoj (la Raĝuloj) en la okupadmovado. Ili admonis "okupi ĉiujn uzinojn en Francio kaj formi laboristajn konsiliojn". Kvankam iom disvastigitaj, la admonoj de la situaciistoj ne estis sekvitaj kaj la tumultoj velkis dum la monato de junio.

Tiu lasta intensa epizodo markis la komenciĝon de la fino por S.I. La movado iom post iom dislikiĝis, pro la ekskludoj aŭ la demisioj de siaj membroj. Finfine, en 1972, la grupo ŝrinkis je 2 personoj (Guy Debord kaj la italo Gianfranco Sanguinetti), kiuj decidis ĝian dissolviĝon.

La situaciista kritiko[edit]

Kio estas situaciismo? Fakte, tiun vorton "situaciismo" rifuzis la situaciistoj, ĉar ilia movado konsideris sin kontraŭideologia. Dum la konstruado de situacioj estas konkreta kaj objektiva praktiko, la vorto "situaciismo" supozas la ekziston de doktrino pri tia praktiko. Al la ideologioj, la situaciistoj kontraŭmetis la revolucian teorion.

Situaciista Internacio estis grupo inspirita de Markso sed kontraŭleninisma. Ĝi apartenis al la tendencoj de la konsilikomunismo, kaj heredis el la pensoj de Roza Luksemburg, Anton Pannekoek, kaj György Lukács. Inter la ĉefaj fontoj kiuj inspiris la situaciistojn, ankaŭ troviĝis la filozofo Henri Lefebvre, kiu amikiĝis kun DEBORD dum la jaroj 1950aj antaŭ ol ambaŭ homoj rompis, kaj la grupo "Socialismo aŭ barbareco" ĉirkaŭ Cornelius Castoriadis.


La revolucio de la ĉiutaga vivo[edit]

La fundamenta celo estas la revolucia batalo kontraŭ la ŝtato kaj la kapitalismo, por (kaj per) la starigo de laboristaj konsilioj (rekta demokratio) kaj la forigo de ĉia komerca rilato (komunismo). La situaciistoj ankaŭ postulas la revolucion de la ĉiutaga vivo, projekto liberecana kaj hedonisma resumebla per la instigaĵo : "ni ĝuu sen katenoj !" Tia revolucio necesas kelkajn esencajn kondiĉojn :

  • abolicio de la spektaklo kiel socia rilato. Tiu ĉi koncepto de "spektaklo" estas centra en la situaciista kritiko. Ĝin uzis, la unua, Karl Marx kun la signifo de ago, al kiu la homoj ne plu partoprenas.
  • la plena partoprenado fare de la individuoj (rifuzo de la reprezentado).
  • la rekta komunikado (rifuzo de la perantoj).
  • la realiĝo kaj disvolviĝo de la individuo (kontraŭ ĝia alienado).
  • la abolicio de la laboro kiel alieno kaj kiel apartigita agado. Tion resumas la instigaĵo : "neniam laboru !"
  • la rifuzo de ĉia okupiĝo apartigita de la ĉiutaga vivo. La situaciistoj postulas la reunuigon de ĉiuj homaj agadoj, kaj la finon de la apartigo de la laboro disde la libertempo. La agado de produkto ne estu distingata el la individuaj disvolviĝo, libertempo kaj seksovivo.

La spektaklo[edit]

La nocio de spektaklo meritas klarigojn. Tiu koncepto estas la centra elemento de la penso de Guy Debord. Al la verkinto mem de la Socio de la spektaklo, la koncepto havas plurajn signifojn. La spektaklo unue estas la modernaj propagandiloj de la kapitalismo, sed ĝi ankaŭ estas "socia rilato komunikita per bildoj". Ĝi estas la religio de la varo, aperinta kun la konsumadosocio en la jaroj 1930aj.

Guy Debord distingas du formojn de spektaklo : la koncentrigita spektakleco de la totalismaj socioj (precipe la ŝtatkapitalismo de la orienta soveta kampo), kaj la disetendigita spektakleco de la liberalaj socioj. Dum en la sovetaj landoj la spektaklo koncentriĝis ĉirkaŭ la persono de la diktatoro (Stalino kaj liaj heredintoj), en la okcidentaj liberalaj landoj la spektaklo prezentiĝas malkoncentrigita en la formo de varoj, kiuj entenas la tutan propagandon de la kapitalisma ideologio.

Iom poste, en 1987, Guy Debord publikigis Komentojn pri la socio de la spektaklo, kie li konfirmis sian kritikon, nur aldonante unu modifon : li konstatas, ke dum la jaroj 1980aj la spektaklo disetendiĝis ĉien, ĉar ĉiuj sociaj rilatoj emas fariĝi komercaj rilatoj. Ambaŭ formoj de spektaklo kunfandiĝis en nova : la integrigita spektakleco, kiu superregas la tutan mondon.


La rifuzo de ĉiaj ideologioj[edit]

La situaciistoj konsideras ĉiujn klasikajn branĉojn de la laborista movado (socialdemokratiismo, leninismo, stalinismo, trockiismo, anarkiismo...) kiel "ideologiojn". Per ideologio ili difinas idearon, kiuj laŭ ili disiĝis disde la praktika realo kaj ŝtoniĝis, senkapablaj evolui. Ideologio, morta kaj fiksa, kontraŭiĝas al la "teorio", neniam finita, kiu pliriĉiĝas el la konkreta praktiko (la sukcesoj kaj fiaskoj de la laborista movado). Ideologio povas reprezenti veron, sed veron pasintan, kadukan. La revolucia teorio, kontraŭe, estas moviĝanta kaj ĉiam renovigita laŭ la aperado de novaj kondiĉoj de subpremado.

Tiu rifuzo de la ideologioj estas akompanata de la postulo de kritiko totala ĉar "ne ekzistas gesto tiel radikala, ke la ideologio ne povas proprigi al si" (Guy Debord). Konsekvence, ĉia kritiko parta (ekz. : virinismo, sindikatismo, kontraŭfaŝismo, ktp...) kontribuas devojigi de la revolucio kaj daŭrigi la sistemon. Laŭ la situaciistoj, "la revolucio estos totala, aŭ ne estos".

Situaciista citaĵaro[edit]

"Ni unue pensas, ke necesas ŝanĝi la mondon. Ni volas la plej liberigan ŝanĝon de la socio kaj de la vivo, kie ni estas enkarcerigitaj. Ni scias, ke tiu ŝanĝo eblas per taŭgaj agoj." Guy Debord

"Esti avangarda, tio estas marŝi laŭpaŝe de la realo." Mustafa KHAYATI

"Malpermesi estas malpermesite." Guy Debord

"Neniam laboru !" Guy Debord

"La revolucia burokrataro, kiu kontrolis la proletaron kaptinte la ŝtaton, donis al la socio novan klasregon." Guy Debord

"La revolucio ĉesas ekde la momento, kiam necesas sinoferi por ĝi." Raoul VANEIGEM

Bibliografio kaj ligoj[edit]

Gravaj verkoj de la situaciistoj :

  • Raporto pri la konstruado de situacioj, Guy Debord, 1958.
  • Pri la mizero en studenta medio, Mustafa KHAYATI, 1965.
  • La socio de la spektaklo, Guy Debord, 1967.
  • Traktaĵo pri bonvivoscio por uzo de la junaj generacioj, Raoul VANEIGEM, 1967.
  • Komentoj pri la socio de la spektaklo, Guy Debord, 1988.
  • Situaciista Internacio, reeldono de la tuta revuo, eldonejo "librairie Arthème Fayard", 1997.


Multaj el tiuj tekstoj, plus bildoj, artikoloj kaj aliaj dokumentoj, estas libere disponeblaj (en la angla kaj en la franca) ĉe :


Pri la situaciistoj eblas legi en la franca :

  • Histoire de l'Internationale situationniste, "historio de Situaciista Internacio", Jean-François MARTOS, eldonejo "Ivréa", 1995.
  • Vie et mort de Guy Debord, "vivo kaj morto de Guy Debord", Christophe BOURSEILLER, eldonejo "Pocket", 2002.
  • Archives et documents situationnistes, "arkivoj kaj dokumentoj situaciistaj", 5 volumoj, 2001-2005.

thumb|left|180px thumb|left|180px

Vidu ankaŭ jenon:[edit]


Kategorio:Situaciismo Kategorio:Historio de Anarkiismo Kategorio:Marksismo Kategorio:Arto Kategorio:Politiko