Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Miĥail Bakunin

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Miĥail' Aleksāndroviĉ BAKUNIN (ruse : Михаил Александрович Бакунин 30-a de majo 1814 en Priamujino - 13-a de junio 1876 en Bern), rusa revoluciemulo kaj anarkiisto, naskiĝis en Priamujino ene de aristokrata familio.

Miĥail Bakunin

Li studis en la milita akademio de Peterburgo. Estis oficiro de la imperia gvardio, sed renuncis al tiu laboro kaj vojaĝis tra Eŭropo dum kelkaj jaroj, antaŭ ol partopreni en la revolucioj de 1848 kaj 1849, furiozantaj en Parizo kaj Germanio. Tie li estis arestita, enprizonigita en la fortreso Königstein kaj poste transdonita al Aŭstrio, kie li estis kondamnita je morto, sed la puno ne plenumiĝis; tamen li estis sendita al Rusio, kie li estis malliberigita dum kelkaj jaroj. Li estis sendita al Siberio en 1855, de kie li foriris pere de usona ŝipo kun destino al Japî, kaj atingis Anglion en 1861. Ekde tiu ĉi dato ĝis lia morto, Bakunin dediĉis sin al disvastigo de anarkiismaj ideoj tra tuta Eŭropo.

En la jaro 1869 li fondis la mezleĝan organizon «Alianco Demokratia kaj Socia» kaj, kiel grup-direktanto, kontraŭstaris al Karl Marx en la 1-a Internacio; ĉi kontraŭo finiĝis per la forpelo de Bakunin en la jaro 1872. Li pasigis siajn lastajn jarojn en Svislando, vivante mizere, pripensante konspirojn, kiuj neniam realiĝis, kaj daŭrante korespondadon kun malgrandaj anarkistaj asocioj.

Kategorio:Anarkiistoj‎