Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Max Nettlau

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Max Heinrich Hermann Reinhardt NETTLAU, li naskiĝis la 30-an de aprilo 1865 en Neuwaldegg (hodiaŭ parto de Vieno) kaj mortis la 23-an de julio 1944 en Amsterdam) estis germana anarkiisto kay verkisto. Li skribis multajn libron pri historio de la anarkiismo kaj de la socialaj movadoj.

Nettlau origine studis la keltan lingvon kaj la literaturon en Vieno, sed baldaŭ dediĉis sian tempon por kolekti kaj skribi historion de la movado anarkia. Pro tio li vojaĝis tra tuta Eŭropo kaj vivadis alterne en Londono kaj Vieno.

De 1885 ĝis 1890 Nettlau estis membro de la Socialist League, kaj ekde 1895 li estis membro de la Freedom Group.

Dum la ekonomia krizo post la Unua Mondmilito Nettlau perdis sian heredan havon per la inflacio kaj povre vivis en Vieno. Malgraŭ tio li daŭrade kolektis kaj publikigis. 1935 li vendis sian gigantan kolekton da libroj, gazetoj, arĥivoj kaj de pliaj dokumentoj pri socialismo kaj anarkiismo al la Internationaal Instituut voor Sociale Geschiedenis (IISG).

Ekde 1938 ĝis sia morto 1944 Nettlau vivis en Amsterdam.

Kategorio:Anarkiistoj