Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Majaj Tagoj de Barcelono

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

La Majaj Tagoj de Barcelono de 1937, ankaŭ nomitaj Majaj OkazintaĵojBarcelonaj Majtagoj, estis serio de kontraŭstaroj okazintaj ĉefe inter la 3a kaj la 8a de majo de 1937 (dum la Hispana Enlanda Milito en la respublika flanko) en diversaj lokoj de la provincoj de Katalunio, kun kerno en la urbo de Barcelono, inter la sektoroj partianoj de la pluhavo de la Revolucio (nome parto de la CNT, la POUM kaj aliaj grupoj) kaj la partianoj de reveno al la leĝeco de la Respubliko (ĉefe la aŭtoritatoj kaj la partioj PSUC, regiona versio de la Partido Comunista en Katalunio, Esquerra Republicana de Catalunya kaj Estat Català). Tria intermeza sektoro estis la plej "eblisma" parto de la CNT, partiano de la militpaŭzo inter la diversaj prorespublikaj sektoroj.

Kronologio[edit]

Antaŭaĵoj[edit]

La streĉiĝo jam komencis la 18an de februaro, kiam oni arestis kaj oni kondamnois je mortopuno en Almería la liberecanon Francisco Maroto del Ojo, pro kritiki la socialisman guberniestron (la mortokondamno estos nuligita, sed li ne estis liberigita ĝis marto de 1938, kaj estis murdita de falangistoj en Alikanto en 1939. Aliflanke aprile la respublika polico anstataŭis perforte la laboristajn doganistojn de la CNT norde de Katalunio. Jam vespere de la 2a de majo de 1937, okazis pafado en Barcelono inter membroj de Estat Català kaj la FAI, kaj nortis unu membro de tiu lasta organizo.

3a de majo[edit]

Roto de 200 policanoj sub estro de la konsilanto de Publika Ordo de la kataluna registaro nome Generalitat de Catalunya, Rodríguez Salas, klopodis konkeri la kontrolon de la konstruaĵo de la centra sidejo de Telefonoj de Barcelono, kiu estis kontrolita ekde la komenco de la milito kaj la revolucio de la CNT. Okazis pafado ene de lakonstruaĵo kiam la policano sukcesis eniri en teretaĝon meztage kaj la anarkiistoj rezistis la atakintojn ekde la superaj etaĵoj. Post tio okazis luktoj en diversaj punktoj de la urbo inter policanoj kaj membroj de la katalunisma kaj de la komunisma partioj unuflanke kaj de anarkiistoj kaj maldekstraj komunistoj aliflanke. Oni konstruis centojn da barikadoj kaj oni arestis multajn membrojn de la CNT kaj de POUM, dum la radielsendejoj de la CNT kaj la FAI alvokis al militpaŭzo.

4a de majo[edit]

La polico ekkontrolis la urbon kaj la sidejojn de la CNT, kies delegitaro apogis la restarigon de la tranvileco. Posttagmeze tamen la polico mortigis kelkajn anarkiistojn ĉe populara strato Vía Durruti (Vía Laietana). La POUM apogis publik la reziston. Dum la tiujara pafado mortis la konata liberecano Domingo Ascaso, familiano de pli konataj aktivuloj Francisco Ascaso kaj Joaquín Ascaso.

5a de majo[edit]

La kataluna prezidento, Lluís Companys, atingis militpaŭzon kaj formis novan registaron, sed la tuja mortigo de unu el ties membroj, Sesé, indijas la komplikon de la situacion. La polico daŭre atakis la sidejojn de liberecanoj. Okazas divido inter anarkiista grupo nome Amigos de Durruti (Geamikoj de Durruti) kaj POUM unuflanke kaj la komitatoj de CNT kaj FIJL (Liberecanaj Junularoj) aliflanke kiuj malapogis la reziston.

Posttagmeze la italaj anarkiistaj verkistoj Camillo Berneri kaj Francesco Barbieri estis arestitaj de policanoj kaj de la urbo kaj de la komunisma partio PSUC. Ambaŭ estis murditaj dum sia arestado. Alvenis al la urbo Federica Montseny, ministro de Sano kaj membro de la CNT, cele intermezi. Samtage en Tarragona, la polico atakis la prikomunikajn konstruaĵojn okupitajn de la CNT. Kaj same en laiaj katalunaj lokoj kiel Tortosa kaj Vic.

6a de majo[edit]

La CNT petis al la laboristaro revenon al laboro. Ĉirkaŭ 5.000 policanojn kaj du militŝipojn oni sendis al Barcelono el Valencio kaj Madrido, kaj la strikantoj lasis la reziston. En Tarragona, milicanoj de Estat Català, ERC kaj PSUC atakis la lokan sidejon de la Liberaca Junularo.

7a de majo[edit]

La alvenintaj policanoj okupis diversajn punktojn de la urbo. Oni produktis la lastajn batalojn kiuj kaŭzis inter 500 kaj 1.000 mortojn kaj ĉirkaŭ 1.500 vunditojn laŭlonge de tiuj tagoj. La polico en la urboj de Barcelona kaj Tarragona kaj aliaj katalunaj lokoj, senarmigis kaj arestia multajn membrojn de la CNT, FAI, FIJL kaj POUM, ĉu ili partoprenis aŭ ne en la okazintaĵoj.

8a de majo[edit]

Revenis pli malpli trankvileco. post tio malfunkcios la Venka Registaro de Largo Caballero, kun siaj du ministroj membroj de la CNT, Federica Montseny kaj Joan García Oliver, kiuj precize veturis al Barcelono dum la okazintaĵoj por klopodi pacigi la situacion.

Bibliografio[edit]

  • La guerra civil mes a mes, Vomumo 13a. Los sucesos de Barcelona (Mayo 1937), diversaj aŭtoroj, Grupo Unidad Editorial S.A., 2005 ISBN 84-96507-59-9 (kompleta verko) ISBN 84-96507-72-6 (Volumo 13a).

Vidu ankaŭ[edit]

kategorio:Revolucioj de Hispanio kategorio:Historio de Anarkiismo