Still working to recover. Please don't edit quite yet.

II. Anarkiisma Somera Tendaro

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

II. Anarkiisma Somera Tendaro 2007

http://a-camp07.a-camp.the-web.at/art-img/acamp07/Banner/banner_anarchistisches_somm.gif

                Alvenu la bela vivo!
                       Amo, lukso, anarkio!


Rezisti signifas por ni vigli – en tiu senco ni volas ĉe la dua Anarkiisma Somera Tendaro en Aŭstrio dum unu semajno komune vivi, ami, ridi, diskuti, elkovi planojn, danci, kolekti ideojn, baniĝi, interkaresi aŭ fari tion, kion ni momente emas.

Kaj tamen la A-tendaro ne estas "feriado" en la vera senco, ĉar tiu nocio fontas el la apartigo de laboro kaj libera tempo. Ni volas, kontraŭe, dum la tempo de la tendaro aranĝi nian vivon komune, interkonatiĝi kaj plenigi la anarkiisman teorion per solidara praktiko: same ĉe la aferoj de la ĉiutaga vivo kiel dum diskutoj aŭ dum metiejoj. Ni konscias, ke povas temi pri nur relativa "senregadeco" dum tio – unue, ĉar ni ĉiuj kunportas kun ni mekanismojn de regado en la kapoj kaj korpoj, kaj due, ĉar la anarkiisma tendaro estas space kaj tempe limigita insulo en socio determinita de regado. Sed eble ni sukcesos por la tempo de la tendaro krei liberan spacon transe de la aktuala socia normaleco, kie ni povas senti, por kio ni entute batalas kaj kien ni volas iri.

Fundamenta premiso por tio estas, ke oni ne toleros ĉiuspecajn diskriminaciojn kaj mekanismojn de subpremado, kaj ke ĉiu sentu sin respondeca por tio. Tio signifas: esti atentemaj, mem interveni kaj temigi la aferon, kiam tiaj kondutmanieroj perceptiĝas – ĉe aliaj aŭ ĉe si mem. Vere spertitaj senregeco kaj solidareco donas amon kaj forton por nia ĉiutaga engaĝiĝo.

Kio troviĝas kaj kio povas troviĝi[edit]

La tereno etendiĝas trans plurajn herbejojn; estas arboj, arbustoj, malgranda rivereto kaj fajrejoj. Krom sufiĉe da spaco por tendumi, la tendaro proponas la plej diversan infrastrukturon. Disponeblaj estas sekaj ĉambroj, kuirejo kaj okaze de bezono limigita nombro de litoj. Por sufiĉaj necesejoj estas ankaŭ antaŭzorgite, kaj en la proksima ĉirkaŭaĵo estas eblo bani sin. Krom tio ni organizas la komputilan infrastrukturon (ekz. por tendara ĵurnalo / metiejoj / interreto). Oni kuiras komune laŭ tia maniero, ke ĉiuj povas ion manĝi (vegetaĵistoj, homoj devantaj konsideri alergiojn aŭ mamnutrantaj patrinoj). Kiam ni komune mastrumas kaj kunlabore kun ĉiuj tendaranoj disdividas la ĉiam reaperantajn ĉiutagajn laborojn (aĉeti, kuiri, purigi, ordigi), tiam ĉiu unuopulo devas trovi nur malmulte da tempo por tio; se ĉio altrudiĝas al unuopaj homoj, tio malmulte havas komunan kun imagoj pri senregeca kaj solidara interrilatado.

Kio okazos dum la tendaro enhave, dependas de tio, kion la alvenontaj homoj volos tie fari, aŭ kio spontane evoluos surloke. Ne atendu "pretan programon" de prelegoj aŭ metiejoj; temas anstataŭ tio pri sinengaĝo, proponado de metiejoj kaj diskutoj. La A-tendaroj de la pasintaj jaroj montis, ke tiumaniere povas evolui la plej diversaj programeroj surloke. Ĉe la tendaro de 2006, ekzemple, okazis metiejoj kaj diskutoj pri temoj kiel postanarkiismo, anarki-feminismo kaj anarki-sindikatismo en Slovakio, same kiel koncerto, memdefendaj kursoj por virinoj kaj multlingva pupteatro ("A-tendaro en danĝero"). Aliaj partoprenantoj organizis metiejojn pri ŝprucoŝablonoj, ludoj ("Anarcholympics"), filmvesperoj aŭ simple festeneto…

La amplekso de temoj kaj ebloj ne limiĝu nur al la "klasika anarkiismo". Ni volas komune el regadokritika rigardejo diskuti la plej diversajn temarojn: de (anarkiismaj) utopioj kaj teorioj ĝis interseksaj rilatoj aŭ kritiko al la "romantika rilato de duopo" ĝis agadformoj kaj praktikaj spertoj de politika laboro kaj alternativaj formoj de kunvivado. La tendaro proponas spacon por multtavola aranĝado – plenigita per teorio kaj praktiko, kun metiejoj, ludoj, muziko, prelegoj kaj diskutoj, kuirado, filmoj, dancado ktp.

Kion la organizgrupo faras[edit]

Kvankam la Orga-grupo transprenas la preparadon, aranĝis por havi la lokon, prizorgas translandliman informadon kaj disponigas la bezonatan infrastrukturon, tamen, sen homoj, kiuj konstruas kaj malkonstruas la tendaron, sen tendara kaj kuireja organizado, sen homoj, kiuj akiras kaj kuiras manĝaĵon, ordigas, organizas la komunan vartadon de infanoj ktp., nenio funkcios en la loko. Ni konscias pri la ekzistanta hierarkio de scioj, kiu ligiĝas kun tia preparanto-grupo, kaj ni klopodas kiel eble plej travideble disvastigi la informojn en la tendaro, por ke espereble aliaj, komune trovotaj organizaj strukturoj ĉefrolos.

Kelkajn punktojn ni tamen post intensaj diskutoj (parte ankaŭ surbaze de spertoj el aliaj tendaroj kaj de la pasinta jaro) jam ĉe la ekpreparo decidis, kaj ni ne volas ĝisfunde rediskuti tiujn punktojn en la tendaro. Estas al ni klare, ke precipe pri la restrikto koncerne hundojn ne ĉiuj samgrade kontentos!

- Lasu viajn hundojn hejme!: Unuflanke, granda nombro de hundoj sur la tendara tereno estas tre peniga afero, aliflanke, ni volas faciligi la partoprenon ankaŭ al homoj kun infanoj. Pro tiuj kialoj kaj pro spertoj el la plej diversaj tendaroj ni konscie decidis, ke ĉi tiu tendaro estu senhunda.

- Propra tendo troviĝos je la ekskluziva dispono de virinoj kaj transgenruloj – kiel renkontiĝejo kaj libera spaco aŭ kiel ajn oni uzos ĝin.

- Ni deziras emigi gepatrojn veni kun siaj infanoj. Sur la tereno estas multe da spaco kaj ebloj por fizika viglado, kaj oni starigos ankaŭ porinfanan tendon. Kunportu ideojn kaj ludilojn! Ĉi-rilate estas ne nur la tasko de la gepatroj zorgi pri siaj infanoj – ni devus ĉiuj provi konsideri infanojn kaj iliajn bezonojn.

Por loĝantoj en veturiloj:

Sur la tereno de la A-tendaro oni ne rajtas parki aŭtojn; por tio ekzistas en la proksima ĉirkaŭaĵo parklokoj. Konstruistaj postveturiloj kaj loĝveturiloj, kiujn oni uzos por loĝado, povas esti parkitaj en limigita nombro sur malgranda herbejo de la tereno. Sed por eviti damaĝon sur la herbejo kaj pro la tre limigita spaco, la tie parkitaj loĝveturiloj restu en tiu loko dum la tuta daŭro de la restado en la tendaro, kaj ne plu estu uzataj por veturado. Aĉetojn en la superbazaro ktp. oni povas komune organizi ankaŭ alimaniere. Kiam tiu spaco jam plenos, oni povos restigi konstruistajn postveturilojn kaj loĝveturilojn nur en la proksima ĉirkaŭaĵo.

Kio ĝi povas fariĝi[edit]

La anarkiisma tendaro 2007 en Aŭstrio havas la celon kunigi homojn el diversaj landoj / regionoj kaj kun la plej diversaj spertoj, por kunligi anarkiisman teorion kaj praktikon unu kun la alia. Senregecaj sociaj alternativoj ne povas esti transigitaj el libroj en la realon – oni devas evoluigi, elprovi aŭ ankaŭ ŝanĝi ilin en la "vera vivo". La praktika kunvivado kaj kunagado dum la tendaro povas proponi al ni spertojn pri memorganiziĝo, kiuj utilas ankaŭ por nia (socia kaj politika) ĉiutageco. Aliflanke, la komuna okupiĝo pri anarkiismaj teorioj kaj regadkritikaj ideoj antaŭenigas la eblon kritike prilumi la fonon de la propra agado aŭ malkovri novajn (pensajn) deirpunktojn.

Komune doni konkretan formon al tendaro ne signifas senkritike cedi al la "komunuma etoso de la 'scenejularo'" (laŭ la logiko, ke la bonuloj estas finfine ni!). Gravas fingromontri al kontraŭdiroj kaj alporti kritikon, por ke ni lernu unu de la alia kaj povu kritike prilumi nian konduton. Kaj estas en ordo disputi! Dum tio okazas, la homa interrilatado ĉe anarkiisma tendaro devus tamen havi la trajtojn de solidareco kaj respekto, kio inkluzivas akceptadon de diversaj deirpunktoj kaj problemaliroj.

Kun amo kaj forto La Organizgrupo por la A-tendaro 2007 en Aŭstrio

Kiam – Kie – Kiel[edit]

Aliĝo: Estus bele, se vi aliĝus per la retpoŝta adreso: info (AT) a-camp.info (se eble en la germana aŭ angla). Anoncu vin ankaŭ, se vi planas metiejon (aŭ kion ajn) dum la tendaro, aŭ se vi volas alporti proprajn ideojn, por ke ni povu diskonatigi tion per la hejmpaĝo.

Kie ĝi okazos[edit]

La A-tendaro 2007 okazos en la nordo de Malsupra Austrio [Niederösterreich]. Unu monaton antaŭ la komenco de la tendaro (do meze de junio) troviĝos en la retejo www.a-camp.info preciza mapo de la alvetureblecoj kaj informoj pri la (tre maldensaj) lokaj trafikaj ligoj. Ne eblos parki aŭtojn sur la tereno; sed ekzistas parkeblecoj en la proksima ĉirkaŭaĵo.

Kiom ĝi kostas[edit]

Ne estas fiksita sumo, kiun vi devas pagi por la partopreno en la tendaro. Sed per po ĉ. € 8,– je persono kaj tago eblas kovri la kostojn por la tereno, la kompleta infrastrukturo kaj la aĉeto de nutraĵoj. Se vi ne povas pagi tiom da mono, tio kompreneble ne estas obstaklo. Se vi povas solidare pagi pli, bonvolu fari tion.

Bv. kunporti krom la tendo, la dormsako, lanaj kovriloj ktp. ankaŭ la manĝilaron, kiun vi bezonos. Eĉ ĉe tre varmaj tagaj temperaturoj, la nokto povas iĝi tre malvarma – varmaj vestaĵoj kaj pluvprotektaĵoj estas nepre konvenaj!