Christiania

El Anarĥopedio

Iri al: navigado, serĉi
Elirejo de Christiania

Christiania (Esperante: Kristianio) estas la nomo de civito meze de Kopenhago, Danio. Dum la hipia ribelo kelkaj hipioj okupis areeton de la dania ĉefurbo, proklamante ĝin memfunkcianta komunumo eksterŝtata en septembro 1971. Hodiaŭ (2008) ĝi ankoraŭ ekzistas, kaj la ĉirkaŭ 850 loĝantoj profitas je turismo, malgraŭ daŭraj problemoj kun la polico, kiu ade serĉas je haŝiŝo kaj aliaj drogoj tie. Elvenonte el Christiania, oni vidas jenan ŝildon: "Vi nun eniras la Eŭropan Union".