Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Asocio de Movadoj de Anarkiistoj

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search


Asocio de Movadoj de Anarkiistoj (ruse: Ассоциация Движений Анархистов (АДА)) estas interorganiza anarkia unuiĝo, aganta en teritorio de Rusio kaj kelkaj landoj de KSŜ.

Historio[edit]

Asocio fonditas junie de 1990, post la skismo de unua ĝenerala anarkia organizo de Sovetunio - Konfedero de Anarki-Sindikatistoj (KAS). Post kiam en 2-a kongreso de KAS oni decidis, ke en Konfedero povas esti nur sindkatistoj, kelkaj anarkaj grupoj (de Saratovo, Kazano, Peterburgo, Zaporoĵje, Niĵnij Novgorod, Ĉerkas, Dnepropetrovsk), kiu ne konsentis la decidon, proponis krei pli vasta unuiĝo, en kiu povus agi anarkiistoj de diversaj direktoj, kaj komunaj decidoj farus sen voĉdonado, per interkonsento. Prepara konferenco de tia unuiĝo okazis maje de 1990 en Pterburgo, kaj 16-17 de junio de sama jaro en antinuklea protesta tendaro kontraŭ Balakova nuklea centralo okazis Unua Kongreso de Asocio.

Fonda deklaro de Asocio de movadoj de anarkiistoj

Movado de Anarkio senmortas, kiel aspiro de homoj al libero.
Ni, partoprenantoj de Kongreso de Movadoj de Anarkiistoj, ne rilatas niaj decidoj kiel provo krei plian politikan partion. Anarkio ekzistis kaj ekzistos sendepende de ies decidoj.
Ĉiuj ni diferencas, sed diferenco de opinioj ne kontraŭdiris al Anarkio. Tial eblas kaj dezirindas interago kaj interhelpo de ĉiuj direktoj de anarkiismo.
Nenia organizo ne rajtas esti super homo, sed ni konfesas dezirindo de komunaj penoj kaj kunordigo de komunaj agoj laŭ ideo de Libero. Agoformoj en tia direkto povas diversi.
Ni ne batalas pro potenco. Nia batalo – kontraŭ potenco, kontraŭ perforto, kontraŭ premo de iu aŭ io ĉiun apartan homon.
Pro tio ni unuiĝas en Asocio de Movadoj de Anarkiistoj, partoprenanto de kiu povas esti ĉiu homo, juĝinta ĉian sistemon de regna premo kiel malbono kaj aspiranta plene ĝin likvidi. Ĉiuj, kiuj konsentas kun ni, povas aliĝi al nia movado.
17-a junio de 1990

I kongreso de ADA, protesta tendaro kontraŭ Balakova nuklea centralo

Agado kaj konsisto[edit]

Dekomence de kreado ĝis nun Asocio kondukis 23 Kongresoj, ĝia konsisto multfoje ŝanĝis. Grupoj kaj partoprenantoj de Asocio dum diferenca tempo agis pli ol en 40 urboj de Rusio, Ukrainio, Belorusio, Kazakio, Litovio, Latvio, Nov-Zelando, Polio, Germanio, Finnlando, Svedio. Pli 30 diversa anarkia gazetoj aperis kun helpo de anarkiistoj partoprenanta en Asocio.

Origine Asocio formis laŭ principo de memanigo, oni supozis unuiĝo en Asocio de ĉiuj anarkiistoj ex-Sovetunio. Laŭ decido de VIII-a, Peterburga Kongreso (1995) Asocio reorganizitas, anigo de novaj partoprenantoj post tio fariĝas laŭ principo de kooptado. X-a, Tvera Kongreso (1997) decidis aligi Asocion al Internacio de Anarkiistaj Federacioj. XIII-a, Ĵeleznogorska Kongreso (2000) rifuzis unuigi en konsisto de Asocio aliaj anarkiaj federoj de Rusio. Sub tio oni certigis aspiro de Asocio al egalrajta kunlaboro kun neenvenintaj en ĝi anarkiaj grupoj.

Somere de 2008 individue partoprenas anarkiistoj de Almato (Kazakio), Ĵeleznogorsko de Kurska provinco, Krasnojarsko, Kuznecko, Moskvo, Niĵnij Novgorod, Peterburgo, Rigo, Tvero, Timro (Svedio), Jurgo, Janakijevo kaj Jaroslavlo. Kolektivaj partoprenantoj estas: frakcio de Anarkia Agrara Grupo, Ligo de Individua Anarkiismo, Submoskva Grupo de Anarkiistoj, Sahalina Alianco de Anarkiistoj, Ĉeboksara Grupo de Anarkiistoj kaj Jaroslavla Grupo de Anarkiistoj.

Bazaj kampanjoj kaj agoj[edit]

  • Protesta tendaro kontraŭ Balakova nuklea centralo (junio-julio de 1990 г.);
  • Rusa Informcentro en Litovio kontraŭ arme-policaj potencoj de USSR en Baltio (januaro-februaro de 1991);
  • Protesta tendaro kontraŭ Gorkija nuklea centralo (majo de 1991);
  • Rajt-defendanta kampanjo pro liberigado de Moskva anarkiistoj Rodionov kaj Kuznecov (1991-1992),
  • Protesta tendaro kontraŭ Koaks-kemia kombinato en Zaporoĵje (1991);
  • Protesta tendaro kontraŭ Sosnovobora nuklea centralo (1992);
  • Subteno de anarki-ekologiaj agoj, organizita de radikala movado "Gardistoj de ĉielarko" dum 1992-2003 en Lipecko, Ĵigulovsko, Odeso, Tamano, Volgodonsko kaj Azovo;
  • Partopreno en soci-ekologia kampanjo kontraŭ kombinato "Severstal" en Ĉerepovec (1993-1995);
  • Studenta elpaŝo dum printempo de 1994-1995 en Moskvo;
  • Kontraŭbalotaj kampanjoj dum prezidenta, parlamenta kaj loka baloto en Rusio kaj Ukrainio;
  • Kampanjoj kontraŭ kolonia politiko kaj agreso de Rusio en Kaŭkazo (dum 1994-1996 kaj de 1999 ĝis nun);
  • Kampanjoj por defendo de sociaj interesoj de civito (speciale, kontraŭ levo de luprezo dum printempo de 1997);
  • Protesta tendaro kontraŭ Kola nuklea centralo (1998);
  • Subteno de ministaj strikpostenoj en Moskvo dum somero 1998;
  • Kreo de alternativa anarkia vilaĝo (en Tvera provinco, apud Peterburgo, en Povolĵje k.t.p.);
  • Rajt-defendanta kampanjo pro liberigado de anarkiistoj M. Randina kaj L. Ŝipcova, arestitaj pro «Krasnodara afero» (1999);
  • Kampanjo pro defendo arestitoj, akuzitaj pri apartenado al organizado «Nova Revolucia Alternativo» (2000-2003);
  • Kontraŭarmea kampanjo kontraŭ interveno en Irako (2003);
  • Kampanjo "Pagi pro ĉiuj!", kadre de ĝenerala Rusia kampanjo kontraŭ «monetizado de rabatoj» (2004-2005);
  • Partopreno en protesta kampanjo kontraŭ kondukado de pintkunveno de G8 en Peterburgo (somero de 2006);
  • Rajt-defendanta kampanjo pro liberigado de Peterburgaj anarkiistoj D. Zelenjuk kaj A. Kalonov (aŭgusto-septembro de 2007);
  • Agoj de solidaro kaj subteno de partoprenoj kontraŭ pintkunveno de G8 en Saporo (somero de 2008);
  • Kampanjo kontraŭ ŝtata «koncepto de spirit-morala disvolviĝo» kaj komandanta horo por minoritatuloj (2008-2009);
  • Partopreno en kampanjo pro liberigado de Novosibiska pentristo-anarkiisto A. Loskutov (majo de 2009);
  • Partopreno en kontraŭfaŝisma agoj, projektoj kaj iniciatoj - dum plena periodo de agado.

Internaciaj komunikadoj[edit]

En 1997 X, Tvera, kongreso de la Asocio direktis al VI kongreso de Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF-IFA) oficiala letero kun propono «konsideri demandon pri povo de unuiĝo» de organizadoj. En 2004 en VII kongreso en Besanson (Francio) la Asocio eniris en IAF. En 2007 en Sekretariaro en Sofio la partopreno de Asocio en Internacio ĉesiĝis. VIII kongreso de IAF en Kararo (Italio) konfirmis eliron de Asocio el Internacio. XXI, Peterburga, kongreso de Asocio de Movadoj de Anarkiistoj juĝis tian decidon kontraŭdirinta al Asocia kontrakto de IAF kaj rifuzis konfesi Asocion elirinta.

En 2009 fondata en XXIII, Sergijev-Posada, kongreso de grupo de partoprenantoj de Asocio Ligo de Individua Anarkiismo peticiis pri sian aligon al Alianco de Libertarianaj Maldekstruloj

Famaj partoprenantoj[edit]

Aktiva[edit]

Eksa[edit]

Referencoj[edit]


Ekstaraj ligiloj[edit]

Kategorio:Anarkiismo

Template:Anarkiismo

deu:ADA-IFA rus:Ассоциация Движений Анархистов ukr:Асоціація Рухів Анархістів