Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Difference between revisions of "Moderna Lernejo"

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search
(Nova paĝo: Gazeto de la Moderna Lernejo La '''Escuela Moderna''' en la hispana, '''Moderna Lernejo''' aŭ Moderna Pedagogio, estis lernejo kiu ekzistis komen...)
 
m (roboto aldono de: fr:École moderne)
Line 24: Line 24:
 
[[en:Escuela Moderna]]
 
[[en:Escuela Moderna]]
 
[[es:Escuela Moderna]]
 
[[es:Escuela Moderna]]
 +
[[fr:École moderne]]

Revision as of 19:35, 6 November 2008

Gazeto de la Moderna Lernejo

La Escuela Moderna en la hispana, Moderna Lernejo aŭ Moderna Pedagogio, estis lernejo kiu ekzistis komence de la 20-a jarcento en Katalunio, Hispanio. Ĝi estis fondita en 1901 en Barcelono, de la liberpensulo kaj anarkiema Francisco Ferrer.

Disvolviĝo

La ĉefa celo de tiu lernejo estis "eduki la laboristan klason per raciisma metodo, laika kaj ne truda", sed praktike la prezoj de tiu lernejo estis permesitaj nur al mezaj tavoloj kaj la organizantoj esperis, ke tiuj ampleksigos poste tiun lernadmanieron al la Laborista klaso.

Inter alie oni devis serĉi instruistojn kiuj komprenu ke siaj roloj ne estas trudaj sed apogaj. Tia edukadsistemo estis laŭ geedukado, politike liberecano, laika kaj kontraŭklerikala, kaj favora al la laborista postularo. Kompreneble ili ricevisla malakcepton de la ekleziularo. Krome ĝi karakteris pro sia orientiĝo ekologiisma, multajn jardekojn antaŭ la apero de pormedia movado.

"La geinfanoj havos nekutiman liberecon, oni realigos ekzercojn, ludojn kaj distrojn plenaere, oni insistos sur ekvilibro kun la natura etoso kaj kun la medio, sur persona kaj socia higienoj, malaperos ekzamenoj, premioj kaj punoj. La gelernantoj vizitos laborejojn -la tekstilajn fabrikojn de Sabadell, ĉefe- kaj faron esplorajn ekskursojn. La redaktado kaj komentariaro de tiuj spertoj far de la propraj roluloj iĝos unu el la aksoj de la lernado. Kaj tio ampleksiĝos al la familioj de la lernantaro, per organizado de prelegoj kaj dimanĉaj kunvenoj" (Francisco Ferrer Guardia)

Tiu Moderna Lernejo devis fermiĝi en 1906, kiam Ferrer estis ekzekutita post la Tragika Semajno. Aktuale la unikaj arkivoj de tiu lernejo estas konservitaj en la departamento de specialaj kolektoj de la Universitato de Kalifornio, San Diego.

Heredo

La Escuela Moderna kaj ĝenerale la idearo de Ferrer, utilis kiel inspirilo por la pedagogia modelo de raciista lernejo. Ekzemple tio solidiĝis en la serio de Modernaj Lernejoj (Modern Schools) disvolvigitaj en Usono kaj en Londono, la plej elstara estis tiu de Novjorko foundita en 1911.

Eksteraj ligoj

kategorio:Pedagogio kategorio:Historio de Anarkiismo