Still working to recover. Please don't edit quite yet.

JoMo

From Anarchopedia
Revision as of 04:29, 27 May 2006 by 201.19.121.196 (Talk) (JoMo kaj La Liberecanoj)

Jump to: navigation, search

Franca kantisto kiu kantas en pluraj lingvoj, interalie en esperanto. Lia plej fama KD (JoMo kaj La Liberecanoj), enhavas muzikojn kun liberecanaj inspiroj.

JoMo kaj La Liberecanoj

AL LA BARIKADOJ</br> [Himno de hispana anarkisindikato CNT]

hispane: Negras tormentas agitan los aires
Nubes enormes nos impiden ver
Aún que nos espera el dolor y la muerte,
Contra el enemigo nos llama el deber.

El bien más preciado es la libertad
Hay que defenderla con fé y valor
Alza la bandera revolucionaria
Que lleva el pueblo a su emancipación
A las barricadas, a las barricadas
Por el triunfo de la confederación.

esperante: Nigraj ŝtormegoj skuegas aerojn
Kaj grandegaj nuboj nin malhelpas vidi plu
Eĉ se nin atendas doloro kaj morto
Kontraŭ malamiko nin antaeŭnpuŝas dev'

Nenio pli prezas ol la liberec'
devas ni ĝin savi kun fid' kaj kuraĝ'
Altigu la flagon revolucieman
Sub kiu popolo marŝos al elservutiĝ'
Al la barikadoj, al la barikadoj,
Por la triumfo de la konfederaci'

france: Le ciel se couvre d'énormes nuages
De sombras tempêtes nous empêchent de bien voir,
Même si la mort nous attend dans l'arène
C'est vers l'ennemi que nous appelle le devoir

Rien n'est plu fragile que la liberté
Il faut la défendre avec courage et fierté,
C'est sous la bannière révolutionare
Que le peuple avance vers son émancipation,
Tous aŭ barricades, tous aŭ barricades,
Pour le triomplhe de la confédération.


MAĤNOVŜĈINO</br> [Himno de Ukrajna anarkimovado, kies organizinto estis Nestor Makhno]

Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino,
nigras flagoj pro la malesper'
Ili ruĝas pro kolero
Ili nigras pro mizer'

El la montoj kaj el la valoj
Sub la neĝo kaj en la vent'
Grupe niaj partizanoj
Jam alkuris ja po cent'

Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino,
En vi luktis la partizan'
Kiu volis en Ukraino
Liberan landon sen tiran'

Januare leninaj kontraktoj
Vendis la landon la la German'
Sed julie Maĥnovŝĉino
Lin forpelis pe la man'


LA EKSKAPINTO

Mi fuĝadas el Toluzo
Mi fuĝadas el Bordoz'
Mi fuĝadas en konfuzo
Mi fuĝadas sen ripoz'

Mi fuĝadas la policon
Mi fuĝadas ja sen ĉeŝ'
Mi fuĝadas la justicon
kaj nun vivas sen adres'

Fuĝis mi dum nokt' sen nubo
El severa Alkatraz'
Ĉar mi sciis ke sen dubo
Ne revenos la okaz'

Kvankam mi estas ulo paca
En afiŝoj sur la mur'
Mia vizaĝo minaca
Fortimigas sen mezur'

Mia vivo 'stas koŝmaro
Ĉar mi devas kaŝi min
En la keloj, en arbaroj
Tutan tempon kaj sen fin'

Kaj la timo min torturas
Kiel finos mia viv'
Malliberejon ĝi aŭguras
Sen nenia alternativ'

Jes, mi timas la rigardon
De la homoj sur la strat
MI trairas la bulvardojn
Kiel muso antaŭ kat'

Sed se iam mi revenos
Al la kaĝo sen ekskap'
Kiujn tute mi malbenas
Freneziĝos mia kap'



KAJUNA KNABO


Kajuna knabo estas mi, sed ege for de mia dom'
La tutan nokton marŝos mi
Por fuĝi urbon tiun ĉi
Kajuna knabo estas mi, sed ege for de mia dom'

Kaj la gepatrojn lasis mi solegajn, ve, ĉe la baju'
La violonon ludas li
Senĉese kulojn ĉasas ŝi
Kaj la gepatrojn lasis mi solegajn, ve, ĉe la baju'

Revenas mi al la Fajet'
Revidi lasitinoj kun ioma bedaŭret'
Kaj provos mi denove ĉarmi ŝin
Se kaze ŝi liberos kaj ankoraŭ volas min.



LA BLONDULINO

La virinoj brunharaj belegas
Kiel tion nun forgesi?
Virojn tiel kiel infanetoj
Plorigadas kruele sen ĉesi

Sed al mi, sed al mi, sed al mi
Blondulineto la vivon lumigas
En miaj pensoj kaj sentoj navigas

Laj lolaj lolaj
Tia blondulino
Laj lolaj lolaj
Mian koron ligas
Laj lolaj lolaj
Tia blondulino
Laj lolaj lolaj
Min freneziĝas


La virinoj ruĝharaj superbas
Al mi diru, bonvolu, finfine
Se vi konas aferon pli belan
Ol harflamo moviĝanta ine



ALUMETUJO

Ĉiujn miajn posedaĵojn enhavus alumetuj'
Ĉiujn miajn posedaĵojn enhavus alumetuj'
Se neniun min ekhelpas, mi certe mortos tuj.

Mi 'stas malfeliĉul', ĉar estas for de mia dom'
Mi 'stas malfeliĉul', ĉar estas for de mia dom'
Sen hejmo kaj sen amo, sen mono kaj sen nom'

Se vi ne amas plu, almenaŭ kompatu nun,
Se vi ne amas plu, almenaŭ kompatu nun
Min ne plu suferigu, sufiĉas ja la pun.


ĈEBOKSARO

Estas urbo malproksima
Pura, bela, nekutima
Apud Volgo kuŝas ĝi.
La ĉuvaŝa diamanto,
sensojn de la vizitanto
Post alven' kortuŝas ĝi.

Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro
Tie estis mi
Mi kaj eĉ mia gitaro
Nostalgias pri
Urbo sur Volga

De knabinoj la vizaĝoj
Ŝajnas kiel pentr-pejzaĵoj
Ĉarmas tre aparte, jes
La heleco okcidenta
kaj mistero orienta
Renkontiĝas arte, jes

Rom' eternas, Pariz' lumas,
Istambulo magiumas,
Sorĉas la Balkanoj, jes.
Ĉeboksaro, trans la limoj
Plenriĉegas de animoj
De ĉeboksaranoj, jes.


KUN CI

Liberecanoj, en la kor'
JUston amas ci kun fervor'
For la estraro de iu reĝ'
For de ni la ĝangala leĝ
Vivu socia egalec'
Vivu pac' kaj solidarec

Venu do kun ni
Marŝi sur la strat'
En la dika flu'
De la homoj sen tim'
Kiuj krios esperojn sen lim'

Kun ci fortos ni
kun ci ja ne timas ni
Kun ci do konfidos ni

Tute sola senpovas ci
Ci traktatos kun ironi'
Ili riĉas per kora streĉ
Monon havas kaj povon eĉ

Liberecanoj, en la kor'
JUston amas ci kun fervor'
Revas ci pri Granda vesper'
Jam egiĝas al ci esper'