Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Insurekta anarkiismo

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Insurekta anarkiismo estas revolucia teorio, praktiko, kaj tendenco ene de la anarkiisma movado, kiu ekektas diversan vojon diferencan de tiuj elektitaj de la formalaj anarkiismaj organizaĵoj kiel sindikatojn kaj federaciojn, kiuj estas bazitaj sur politika programo kaj fojaj kongresoj. Anstataŭ, insurektaj anarkiistoj advokatas rektan agadon (perfortan aŭ alie), neformalan organizon, inkluzive de malgrandaj afinecgrupoj kaj amasorganizaĵoj, kiuj inkluzivas neanarkiistajn individuojn de la ekspluatita aŭ ekskludita klaso.

En kelkaj epokoj anoj de tiu tendenco partoprenis en perforta agado, ekzemple bomboj en registaraj konstruaĵoj aŭ ŝtelo en bankoj, finfine kontraŭ la ŝtatperfortaj aŭ kapitalismoperfortaj institucioj, kiel en Argentino dum la 20aj aŭ 30aj jaroj de la 20-a jarcento, kie ĝi havis eĉ fortajn organizojn kaj gazetaron. Fine de tiu jarcento kaj komence de la 21-a jarcento kelkaj grupoj de tiu tendenco agadas en similaj kampoj de la movado kontraŭkapitalisma aŭ kontraŭ globaligotutmondigo.

Ne estu en tiu tendenco la militoj aŭ revoluciaj eventoj ligataj al amasmovadoj, kiel tiu de la Maĥnovŝĉino, regata de Nestor Maĥno en Ukrainio aŭ la liberecana partopreno de anarkiistoj en la Hispana Enlanda Milito.

Kategorio:Anarkiismo