Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Gilbert Ledon

From Anarchopedia
Revision as of 19:03, 27 May 2006 by 201.50.95.195 (Talk) (Lia vidpunkto pri Anarkio)

Jump to: navigation, search


Lia vidpunkto pri Anarkio

Jen kion skribis Ledon en la enkonduko de libro kiun li eldonis: "La Evangelio de la Horo" de Paul Berthelot.

Kio estas Anarkio

Etimologie AN-ARKIO signifas "sen regado" ... aŭ por la aŭtentaj anarkistoj: mem-regado. Ĉar la homoj ne scias mem sin regi. kaj nepre bezonas esti regataj de dioj, reĝoj, registaroj ktp. en ŝtatoj kun leĝoj ks, la origina signifo rapide transiris al la mala ideo. Nun la vorton anarkio la stretmensaj homoj uzas por esprimi malordon, por indiki ĥaosan situacion en la socio.

Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, laŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes, kies simbolo ilustras la kovrilpaĝon de ĉi tiu lobreto. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio: "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie: "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ... kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo evitas la malordon, la anarkion! Nekredeble, sed vere.

Ni scias, la homo ne havas aparte "bonajn" kvalitojn. Li posedas almenaŭ sep gravegajn pekojn: li estas avida, glutema, ĝuema, mallaborema, spekulema, falsema, orgojla, avara ktp... do, diras ĉiuj, devas ekzisti bremsilo de la mankoj por eviti la malordon! Sed ĉu la leĝoj kaj aliaj dispozicioj de la socio efektive mildigas tiujn mankojn? Evidente ne. En la ŝtato nur aperas la korupto, la ekspluatado, la malegaleco, la favorismo, la sinekuroj, kaj ĉiuj formoj de subpremo al la individuo laŭ la difino de l' ŝtato. La institucio, la ŝtato, fariĝis absoluta sklaviko, kie la kompatinda homo iĝis senpersonigita instrumento. En anarkia pensado la homo konscias pri tio, tial la anarkiisto kondamnas la ŝtaton, kaj tiujn similajn sklavigajn instituciojn.

Pro sia propra egoismo ankaŭ la aliaj homoj perceptas la subpremon de la ŝtato ... kaj ili reagas postulante "siajn rajtojn" ... ĉar nur la ŝtato kaj ties sistemoj nuligas la rajtojn. Evidente, kiuj postulas siajn homajn rajtojn, neniam pensis pri la plenumado de siaj homaj devoj - pro la cititaj pekoj. En la realo, la homo sin lasis envolvi en alia grava mito: la kolektiveco. En tiu mito la homo pensas ke la kolektiva iniciatado, kiu cetere tute ne ekzistas, kapablas solvi la problemojn de la individuo. Kaj, en la mito, la sistemoj induktis ĉe la individuo la falsan ideologion kiu diras, ke la kolektivo estas pli grava ol la individuo. Ĉi tie la homoj tutsimple forgesas, ke la kolektivo konsistas el individuoj. En anarkio la konsciaj homoh reagas al la mito, kiu estas la kolektiveco.


En la lastaj jardekoj sub ŝtata regado la homaro vivis en du grava apartaj sistemoj, kiuj tute ne alportis la homan harmonion iel deziratan de kelkaj homoj. Temas pri kapitalismo jah pri komunismo. Kapitalismo ja celis konservi la individuan iniciatadon, sed pri spekulado ĝi forgesis, ke la mono estas simpla interŝanĝilo kaj transformis ĝin, la kapitalon, en negoceblan varon, tiel ke terura ekspluatado establiĝis anstataŭante la feŭdan staton de servuteco. En anarkio, ĉiu homo devas posedi sian laborkapitalon. En komunismo, kiu cetere estas nenio plia ol ŝtatkapitalismo, ĉio apartenas al la kolektivo, al la ŝtato ... La bankroto, tamen, konfesita en tiuj lastaj jaroj, estis neevitebla, ĉar la nocioj pri respondeco, pri devo, de la individuo ne ekzistas. Ankaŭ tion la anarkiistoj konsciis kaj ili avertis la marksistojn pri tiu fakto antaŭ ol la komunisma sistemo ekinstaliĝis. Kompreneble tio okazis post Berthelot, kaj pro tio la anarkia alternativo pli kaj pli aktuala estas la nura kiu postrestas por atingi la celitan relativan harmonion en nia socio.

Resume, anarkio ne estas sistemo, ne estas politiko, ne estas doktrino kun partio. En anarkio ne estas rigidaj tezoj, ne estas dogmoj. Anarkio estas tute simple por la homa specio, la inteligenta, racia aplikado de la naturleĝo, same kiel la aliaj vivantaj specioj vivas instinkte en la naturleĝo. Jes, sendube anarkio estas la restado sub la regado de la ĝangala leĝo, de la "plejforta", kiel Darvino klarigis. Tio okazas, ĉar la homleĝo neniam kapablis funkcii fronte al la naturleĝo, la pruvo estas ke ĉiutage, ĉiuj ŝtatoj de l' mondo eldonas dekojn, centojn da leĝoj! Vane. Tamen, rilate al la homo, ekzistas la privilegio, kiu estas la racio, kiu ja kapablas mildigi la akran naturleĝon kaj la konsekvencojn de la cititaj homaj pekoj. La homo, plenumante sian homan devon, povas esti solidara... kio havas nenion komunan kun almozo, kun karitato kaj pliaj hipokritaj sintenoj de la homleĝo. Anarkio estas celo por atingo de memstareco, de memsufiĉeco, de plena sendependeco por ĉiu kaj ĉiuj individuoj en la ĉiutaga aktivado por viveltenado. Eble tiuj diroj aspektas morale kruelaj, bedaŭrinde la homara historio pruvis, ke ne estas alia solvo. Estas ĉio tio kion Berthelot simplege kaj trans la utopio kaj fantazio montras al ni en "La Evangelio de la Horo".