Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Gilbert Ledon

From Anarchopedia
Revision as of 18:30, 27 May 2006 by 201.50.95.195 (Talk)

(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to: navigation, search


Lia vidpunkto pri Anarkio

Jen kion skribis Ledon en la enkonduko de libro kiun li eldonis: "La Evangelio de la Horo" de Paul Berthelot.

Kio estas Anarkio

Etimologio AN-ARKIO signifas "sen regado" ... aŭ por la aŭtentaj anarkistoj: mem-regado. Ĉar la homoj ne scias mem sin regi. kaj nepre bezonas esti regataj de dioj, reĝoj, registaroj ktp. en ŝtatoj kun leĝoj ks, la origina signifo rapide transiris al la mala ideo. Nun la vorton anarkio la stretmensaj homoj uzas por esprimi malordon, por indiki ĥaosan situacion en la socio.

Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, laŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes, kies simbolo ilustras la kovrilpaĝon de ĉi tiu lobreto. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio: "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie: "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ... kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo evitas la malordon, la anarkion! Nekredeble, sed vere.