Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Difference between revisions of "Gilbert Ledon"

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search
 
(Lia vidpunkto pri Anarkio)
Line 11: Line 11:
 
''Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, laŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes, kies simbolo ilustras la kovrilpaĝon de ĉi tiu lobreto. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio: "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie: "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ...  kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo evitas la malordon, la anarkion! Nekredeble, sed vere.
 
''Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, laŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes, kies simbolo ilustras la kovrilpaĝon de ĉi tiu lobreto. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio: "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie: "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ...  kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo evitas la malordon, la anarkion! Nekredeble, sed vere.
  
''
+
''Ni scias, la homo ne havas aparte "bonajn" kvalitojn. Li posedas almenaŭ sep gravegajn pekojn: li estas avida, glutema, ĝuema, mallaborema, spekulema, falsema, orgojla, avara ktp... do, diras ĉiuj, devas ekzisti bremsilo de la mankoj por eviti la malordon! Sed ĉu la leĝoj kaj aliaj dispozicioj de la socio efektive mildigas tiujn mankojn? Evidente ne. En la ŝtato nur aperas la korupto, la ekspluatado, la malegaleco, la favorismo, la sinekuroj, kaj ĉiuj formoj de subpremo al la individuo laŭ la difino de l' ŝtato. La institucio, la ŝtato, fariĝis absoluta sklaviko, kie la kompatinda homo iĝis senpersonigita instrumento. En anarkia pensado la homo konscias pri tio, tial la anarkiisto kondamnas la ŝtaton, kaj tiujn similajn sklavigajn instituciojn.
 +
 
 +
''Pro sia propra egoismo ankaŭ la aliaj homoj perceptas la subpremon de la ŝtato ... kaj ili reagas postulante "siajn rajtojn" ... ĉar nur la ŝtato kaj ties sistemoj nuligas la rajtojn. Evidente, kiuj postulas siajn homajn rajtojn, neniam pensis pri la plenumado de siaj homaj devoj - pro la cititaj pekoj. En la realo, la homo sin lasis envolvi en alia grava mito: la kolektiveco. En tiu mito la homo pensas ke la kolektiva iniciatado, kiu cetere tute ne ekzistas, kapablas solvi la problemojn de la individuo. Kaj, en la mito, la sistemoj induktis ĉe la individuo la falsan ideologion kiu diras, ke la kolektivo estas pli grava ol la individuo. Ĉi tie la homoj tutsimple forgesas, ke la kolektivo konsistas el individuoj. En anarkio la konsciaj homoh reagas al la mito, kiu estas la kolektiveco.

Revision as of 18:44, 27 May 2006


Lia vidpunkto pri Anarkio

Jen kion skribis Ledon en la enkonduko de libro kiun li eldonis: "La Evangelio de la Horo" de Paul Berthelot.

Kio estas Anarkio

Etimologio AN-ARKIO signifas "sen regado" ... aŭ por la aŭtentaj anarkistoj: mem-regado. Ĉar la homoj ne scias mem sin regi. kaj nepre bezonas esti regataj de dioj, reĝoj, registaroj ktp. en ŝtatoj kun leĝoj ks, la origina signifo rapide transiris al la mala ideo. Nun la vorton anarkio la stretmensaj homoj uzas por esprimi malordon, por indiki ĥaosan situacion en la socio.

Verdire kio alportas la ĥaoson en nia socio ĝuste estas la regado, kun inter aliaj institucioj kreitaj de la homoj, laŝtato, la levjatano kara al Thomas Hobbes, kies simbolo ilustras la kovrilpaĝon de ĉi tiu lobreto. Cetere la difino, same kiel la mekanismoj en reala aplikado, de la monstro-ŝtato estas tutsimple terura socia aberacio: "Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon", kaj plie: "Tuto de la trud- kaj punfortoj kaj soci-organoj, kiuj certigas al la ekonomike superanta klaso, regadon super la aliaj" ... kaj por´pli ol 90% el la homoj, tiu monstraĵo evitas la malordon, la anarkion! Nekredeble, sed vere.

Ni scias, la homo ne havas aparte "bonajn" kvalitojn. Li posedas almenaŭ sep gravegajn pekojn: li estas avida, glutema, ĝuema, mallaborema, spekulema, falsema, orgojla, avara ktp... do, diras ĉiuj, devas ekzisti bremsilo de la mankoj por eviti la malordon! Sed ĉu la leĝoj kaj aliaj dispozicioj de la socio efektive mildigas tiujn mankojn? Evidente ne. En la ŝtato nur aperas la korupto, la ekspluatado, la malegaleco, la favorismo, la sinekuroj, kaj ĉiuj formoj de subpremo al la individuo laŭ la difino de l' ŝtato. La institucio, la ŝtato, fariĝis absoluta sklaviko, kie la kompatinda homo iĝis senpersonigita instrumento. En anarkia pensado la homo konscias pri tio, tial la anarkiisto kondamnas la ŝtaton, kaj tiujn similajn sklavigajn instituciojn.

Pro sia propra egoismo ankaŭ la aliaj homoj perceptas la subpremon de la ŝtato ... kaj ili reagas postulante "siajn rajtojn" ... ĉar nur la ŝtato kaj ties sistemoj nuligas la rajtojn. Evidente, kiuj postulas siajn homajn rajtojn, neniam pensis pri la plenumado de siaj homaj devoj - pro la cititaj pekoj. En la realo, la homo sin lasis envolvi en alia grava mito: la kolektiveco. En tiu mito la homo pensas ke la kolektiva iniciatado, kiu cetere tute ne ekzistas, kapablas solvi la problemojn de la individuo. Kaj, en la mito, la sistemoj induktis ĉe la individuo la falsan ideologion kiu diras, ke la kolektivo estas pli grava ol la individuo. Ĉi tie la homoj tutsimple forgesas, ke la kolektivo konsistas el individuoj. En anarkio la konsciaj homoh reagas al la mito, kiu estas la kolektiveco.