Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Ba Jin

From Anarchopedia
Revision as of 20:53, 21 October 2008 by Esperanza (Talk | contribs) (roboto aldono de: de:Ba Jin, fr:Ba Jin)

Jump to: navigation, search
Ba Jin, 1938

Ba Jin [ba ĝin], ĉine: 巴金, esperante Bakin, estas la plumnomo de Lǐ Fèigān (李芾甘), fama ĉina verkisto kaj esperantisto (n. la 25-an de novembro 1904, m. la 17-an de oktobro 2005). La plumnomo estus formita el la unua kaj lasta silaboj de la ĉinaj formoj de Bakunin kaj Kropotkin, du anarĥiistoj, kiujn admiris Ba Jin. Tamen la verkisto mem iam kontraŭdiris tiun teorion, klopodante forgesigi sian anarkiisman pasinton.

Vivo

Li naskiĝis en riĉa familio en la urbo Chengdu ĉefurbo de Sichuan provinco kaj tie eklernis la francan kaj anglan. Poste li studis en Ŝanhajo kaj Nanjingo kaj ekde 1927 en Parizo , kie li verkis sian unuan romanon, Pereo (1928), kontaktis kun anarkiista medio kaj korespondis kun mortigota italusona anarkiisto nome Vanzetti.

Fine de la dudekaj jaroj li revenis en Ĉinion, nome al Ŝanhajo kaj dediĉis sian vivon al verkado, eldonado, tradukado kaj redaktado de gazetoj. En 1934 kaj 1935 li estis en Japanio. Dum tiuj tridekaj jaroj dum li dediĉis al verkado de siaj plej famaj romanoj li subtenis la revolucian eŭropan movadon, ĉefe la agado de anarkosindikatistoj hispanaj antaŭ kaj dum ties intercivitana milito. Tio ne plaĉis al komunisma ĉina movado. Tamen dum la japana okupado de la lando Ba Jin kunlaboris kun la rezista ĉina movado. Li daŭre verkis kaj eldonis en Ŝanhajo eĉ dum la intercivitana milito inter partianoj kaj komunistaj kaj de Kuomintango. Post la venko de la komunistoj li povis plu verki -ĉefe eldoni literaturajn revuojn- spite sian nepolitikan sintenon, disde kio okazis kun aliaj verkistoj.

Dum la Kultura Revolucio tamen lin persekutis kiel kontraŭrevoluciulon la ĉina ŝtato, sed li eltenis kaj estis rehonorigita en 1977. Poste li ricevis publikajn postenojn kaj verkadis ĝis lia morto. En 2001 oni kandidatigis lin por la Premio Nobel de Literaturo. Grandan parton de lia verkaro oni tradukis al diversajn lingvojn, kiel la angla, germana, franca, norvega, sveda, itala, japana kaj Esperanto kompreneble.

Li longtempe ne aktivis en la Esperanto movado aŭ lingvo, sed en la 1980aj jaroj li estis la vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo. Li estas membro de Honora Patrona Komitato de UEA. Fukuoka-Premio de Azia Kulturo estis donata al li en 1990 de Fukuoka, Japanio.

Verkoj

Lia romano La Familio estas tre fama en Ĉinio kaj la cetera mondo. Ĝi aperis ankaŭ en esperanta traduko en 1999.

Komence de la tridekaj jaroj aperis lia trilogio el Nebulo, Pluvo kaj Fulmo, dediĉita al temo amo. Dum la dua jardekduono aperis lia trilogio Familio, Printempo kaj Aŭtuno. Alia romano lia estas Frosta nokto (1946), en kies titolo videblas denove la uzado de privetera terminaro kiel simboloj. Tiuj kvar romanoj estas laŭ kritikistoj liaj plej bonkvalitaj verkoj.

Li ankaŭ verkis esearon, ĉefe dum la 80aj jaroj, nome 150.

Esperantisto

Li eklernis Esperanton en la komenco de la dudekaj jaroj, nome en 1921 la tiame 17-jara Bakin verkis artikolon "Karakterizajhoj de Esperanto" publikigita de lia amiko s-ro Hujucz, kiu ankaŭ aperigis alian pli seriozan artikolon de Bakin pri Esperanto en 1922. En tiu jaro de 1921 li lernis nur bazon de Esperanto, sed eĉ tiele li klopodis disvastigi la lingvon. Tri jarojn poste (1924) en Nankino li pli serioze lernis la lingvon. Li legis ĉiujn Esperantajn librojn troveblajn. En 1928 li studis en Parizo, kie li konatighis inter alia kun s-ro Hujucz. Ili starigis grandan amikecon inter si kaj kune malfermis novan paghon de la china E-movado.

Poste Bakin sin okupis pri tradukado el la Esperanta literaturo. Vere li uzis Esperanton kiel fonto por siaj tradukaĵoj kaj por riĉigo de la ĉina kulturo. Kiel esperantisto, li tradukis la romanon Printempo en la aŭtuno de Julio Baghy al la ĉina, kaj mem verkis la romanon Aŭtuno en la printempo kiel kompanan verkon de la verko de Baghy, kiu estis poste esperantigita el akademiano Li Shijun en 1980.

Tiu verko de Baghy eniris en liaj "Elektitaj Tradukoj de Bakin" kompilita de Bakin mem por Sanlian eldonejo en 1988, sed tie ne aperis aliaj liaj tradukoj el Esperanto kiel "La Floro de l' Pasinto" de E. De Amicis, "Danco de Skeletoj" de Akita Ujhaku kaj "La Morto de Danton" de A. Tolstoj. Eble por tio, ke temas pri ne originalaj esperantaj verkoj.

El liaj 150 eseoj du temas pri Esperanto. Unu estas titolita "Esperanto" kaj la alia estas antaŭparolo por la Esperanta traduko de Familio. Krome, en multaj aliaj eseoj trovighas vortoj pri Esperanto au esperantistoj. Tio montras lian konstantan intereson kaj amon al Esperanto. Tamen li ne multe aktivis en la movado, kvankam en 1980 s-ro Bakin flugis al Stokholmo por partopreni la 65-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj poste estis gasto de la 71-a UK okazinta en 1986 en Pekino.

Verkaro

Tiuj estas kelkaj el liaj ĉefaj romanoj:

  • Pereo (滅亡 / 灭亡 Mièwáng), 1927.
  • Trilogio Amo (愛情 / 爱情 Àiqíng):
    • Nebulo (霧 / 雾 Wù), 1931.
    • Pluvo (雨 Yǔ), 1933.
    • Fulmo (電 / 电 Diàn), 1935.
  • Aŭtuno en la printempo, 1932.
  • Trilogio Torento (激流 Jīliú):
    • Familio (家 Jiā), 1933.
    • Printempo (春 Chūn), 1938.
    • Aŭtuno (秋 Qiū), 1940.
  • Frosta nokto (寒夜 Hán Yè), 1946.

Eksteraj ligiloj


Kategorio:Anarkiismo