Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Difference between revisions of "Anarkiismo kaj Esperanto"

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search
(Nova paĝo: '''Anarkiismo kaj Esperanto''' estas forte ligitaj pro siaj komunaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco. Dum la frua Esperanto-movado, anarkiistoj entuziasme propagandis por la ling...)
 
Line 9: Line 9:
  
Esperanto modeste rolis en la [[Internaciaj Brigadoj]] dum la [[Hispana Enlanda Milito]] ([[1936]]-[[1939]]). De 1936-1939 aperis en [[Barcelono]] semajna informa bulteno de la [[CNT/FAI]], kiun  I.L.E.S. (''[[Ibera Ligo de Esperantistaj Anarkiistoj]]'') eldonis. Ankaŭ la radio-stacio de la CNT/FAI dissendis Esperanto-elsendojn.
 
Post la [[Dua Mondmilito]] la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde [[1946]] ĝi eldonis la gazeton ''Senŝtatano''. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en [[Parizo]]. En [[1981]] okazis je  ĝia iniciato la fondo de [[Radio Esperanto]], kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de ''[[Radio Libertaire]]''. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en [[1969]] la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas [[Liberecana Ligilo]].
 
 +
== Notoj ==
 
<references/>
 
<references/>
  
==Vidu ankaŭ==
+
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[Aleksander Nakov]]
 
* [[Aleksander Nakov]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.nodo50.org/esperanto/anarkiismo.htm Esperanto kaj Anarkiismo] <!-- iu povus preni informon de ĉi tiu retpaĝon por la artikolo -->
 
* [http://www.nodo50.org/esperanto/anarkiismo.htm Esperanto kaj Anarkiismo] <!-- iu povus preni informon de ĉi tiu retpaĝon por la artikolo -->
 
* [http://cnt-ait.info/spip_redirect.php3?id_article=737 Ekrigardo al la anarkista partopreno en la esperantista movado]
 
* [http://cnt-ait.info/spip_redirect.php3?id_article=737 Ekrigardo al la anarkista partopreno en la esperantista movado]
 
+
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=867 STATUTOJ  ILA (Internacia Laborista Asocio)]
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=867 STATUTOJ  ILA (Internacia Laborista Asocio) ]
+
+
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=253 AL LA BARICADOJ]
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=253 AL LA BARICADOJ]
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=220 KIO ESTAS NKL ?]
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=220 KIO ESTAS NKL ?]
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=33 KIO ESTAS LA ANARKI-SINDIKATISMO ?]
 
* [http://cnt-ait.info/ecrire/articles.php3?id_article=33 KIO ESTAS LA ANARKI-SINDIKATISMO ?]
  
[[Kategorio:Anarkiismo]]
 
[[Kategorio:Anarkiismo]]
 +
 +
[[it:Anarchismo e esperanto]]

Latest revision as of 12:07, 28 October 2010

Anarkiismo kaj Esperanto estas forte ligitaj pro siaj komunaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco. Dum la frua Esperanto-movado, anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo, kaj la du movadoj havas grandan komunan historion.

Historio[edit]

Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la gazeton Internacia Socia Revuo. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj.

En marto de 1925, "Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj" salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la vicoj de la germana ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento". Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la "Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo" (I.S.A.B.), kiu eldonis la libron Etiko de Kropotkin, la Anarkiismo de Borovoj kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn. Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l'Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 ankaŭ multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.

Esperanto modeste rolis en la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). De 1936-1939 aperis en Barcelono semajna informa bulteno de la CNT/FAI, kiun I.L.E.S. (Ibera Ligo de Esperantistaj Anarkiistoj) eldonis. Ankaŭ la radio-stacio de la CNT/FAI dissendis Esperanto-elsendojn.

Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.

Notoj[edit]

Vidu ankaŭ[edit]

Eksteraj ligiloj[edit]

Kategorio:Anarkiismo