Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Aleksander Nakov

From Anarchopedia
Jump to: navigation, search

Aleksander NAKOV, naskiĝis la 1an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik. En sia junaĝo li laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkisto kaj komencis sian agadon en tiu movado kaj per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj denove de la komunisma reĝimo en 1948, kiam li estis ekzilita al insulo Belene. Li membras en Bulgara Esperanto Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto. Li estas aŭtoro de la libreto Dosiero de objekto numero 1218, kie li rakontas siajn spertojn en la komunismaj malliberejoj kaj pri aliaj malliberuloj, siaj kompanoj kaj samideanoj. Esperanto formas parton de tiu libreto.

Vidu ankaŭ

Nakov, Aleksander Nakov, Aleksander