Still working to recover. Please don't edit quite yet.

Ĉefpaĝo

From Anarchopedia
Revision as of 03:04, 19 April 2006 by Raflins (Talk | contribs) ('''Anarkopedio en aliaj lingvoj''')

Jump to: navigation, search

La projekto Anarchopedia temas pri enciklopedio plurlingva - specife Anarkiisma - kiu celas klarigi la temojn kiujn la anarkiisma movado traktas kutime. Ĝi funkcias kiel aliaj vikioj, ekzemple: Vikipedio, Kantaro-vikio, Tejo-vikio, kaj similaj.

Anarkiismo

Anarkiismo aŭ anarĥiismo estas la ideo kiu volas ke la socio vivu sen estroj. La vorto devenas de la helena por "sen-estro": an- (sen) + arki (nobla - estra - ordonpovo). Ĉiuj estas respondeculaj individuoj.


Anarkiismo estas filozofio politika kiu ĉirkaŭbrakumas demokration kaj liberecon, kaj celas detrui ĉiujn tipojn de devigo kaj subpremo. La homa subpremo radike konsideratas esti malegaleco. Pro tio estas la perfekta ilo ideologia por detrui malriĉecon, rasismon kaj seksismon. Ĉiuj ĉi estas povo-sistemoj bazitaj en hierarkio. Hierarkio signifas desuper-suben, kiel piramido. Konstruaĵoj de povo-hierarkioj kreas poziciojn de relativa privilegio kaj relativa subpremo. Kapitalismo, blankula supereco kaj patriark-reĝima supereco ankaŭ estas desuper-suben-povkonstruaĵoj. Anarkiismo havas alian ideon pri povo. Anstataŭ povon super, anarkiismo proponas povon kun; kunlaboro. Tio ĉi signifas ke socialaj sistemoj kaj institucioj devas esti bazataj sur kunlaboro, kaj povo restu ĉe la individuoj kaj la kolektivoj al kiuj ili libere asociiĝas.

Anarkiismo volviĝas ĉirkaŭ kvin bazaj principoj:

  1. egaleco
  2. demokratio
  3. libera asociado
  4. reciproka helpado
  5. diverseco

Egaleco povas havi plurajn signifojn. Koncerne la anarkiisman filozofion, temas pri egaleco rilate al povo. Tio ne signifas ke oni deziras tute novan socion bazitan sur totalisma vizio de ĉiuj aspektantaj same kaj farantaj la samon – fakte en diverseco oni vidas forton. Anstataŭe ni opinias ke ĉiuj havu egalan aliron al la povo decidi kiel oni volas vivi. La plej bona maniero instituciigi povon estas per diversaj formoj de demokratio.

Demokratio estas malklara ideo, sed ĝenerale ĝi celas povigi ĉiujn por havigi al ili egalan voĉon en decidoj kiuj efikas iliajn vivojn. Tio nur validas se kovras ĉiujn partojn de la socia vivo. Kapitalismo estas nedemokratia, precipe kiam ĝi estas kombinata kun rasismo kaj seksismo.

Libera asociado estas la principo ke individuoj ne estu devigataj partopreni sociajn aranĝojn kontraŭ iliaj voloj. Se oni naskiĝas en malriĉecon en la nuna mondo, plej verŝajne tiu persono mortos malriĉa. En anarkiista socio kolektivoj por ĉio, kio estas dezirata de homoj, estas kreitaj de homoj libere kuniĝintaj, kun egala povo por decidi la estonton de la socio. Tiu ĉi vizio kovras ĉiujn sociajn aranĝojn – de via najbararo al urbo, restoracio ktp.

Anarkiistoj kredas ke povo devas baziĝi sur la radikoj, kaj ke organizaĵoj devus iri desub-superen, sed ni komprenas ke nia fokuso devas esti tutmonda. Por pli grandaj formoj de organizado trans la loka nivelo ni pledas por federacioj de liberaj kolektivoj. Tiuj ĉi povos kunordigi malsamajn aferojn kiel rubaĵmastrumadon, komputilan teknologion, naturajn rimedojn, defend-armeon aŭ produktadon. Ili baziĝos sur la samaj anarkiismaj principoj; sed agos per delegitoj de la kolektivoj, anstataŭ ĉiuj membroj de ĉiu kolektivo. Delegitoj, en anarkiisma kompreno, ne estas karieraj politikistoj, sed membroj dumtempe elektitaj por reprezenti kolektivon pri specifa afero. La du lastaj principoj rilatas unu al la alian. Reciproka helpado estas alia esprimo de kunlaboro, sed havas pli specifan signifon. Reciproka helpado estas la kultura idealo, opozicie al konkurado. Kiam homoj laboras kune, ili atingas multe pli ol kiam ili laboras unu kontraŭ la alia. Sociaj organizaĵoj devus ĉirkaŭbrakumi kaj admoni tion ĉi. Diverseco estas ŝlosilo al travivo en la estonto. La moderna emo normigi ĉion kaj apliki la produktigan lineon al ĉiuj flankoj de la socia vivo lasis multajn fremdigitaj kaj senesperaj. Tiu emo estis ankaŭ grandparte respondeca pri la detruo de naturmedio. Diverseco estas organizoformo pli ekologia. Anstataŭ provi konformigi la realon al la ŝtat-burokratiaj ideoj de ordo per trudo de aŭtoritato, anarkiistoj komprenas ke sociaj organizaĵoj funkcias pli efektive por la koncernataj homoj, se tiuj homoj havas la povon formi ilin tiel, kiel ili volas. Do, anarkiistoj apogas diversajn formojn de demokratio, familia organizado, produktado, dancado, amado, manĝado, ĉio ajn. Kiam homoj vivas diverse ili interagas en natur-simila maniero. Aldone pli malfaciliĝas regi ilin.

Organizaĵoj

CNT

FAI

ILA

Estas anarĥismo

mem-kontrolado de produktado

Anarĥistoj

Buenaventura Durruti

Miĥail Bakunin

Max Nettlau

Emma Goldman

Petro Kropotkin

Eliseè Reclús

Errico Malatesta

Pierre-Joseph Proudhon

Rudolf Rocker

Esperantistaj Anarkiistoj

Ba Jin

Gilbert Ledon

JoMo

Anarkopedio en aliaj lingvoj

Bahasa Indonesia (Indonezia) - [Dansk (Dana)] - [English (Angla)] - Deutsch (Germana) - Español (Hispana) - Français (Franca) - hrvatski (Kroata) - Italiano (Itala) - Polska (Pola) - Русский язык (Rusa) - српски (Serba)